Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 janvier 2019 5 11 /01 /janvier /2019 17:09

11/01/2019

La Demokratia Partio de la Popoloj (DPP) anoncis, ke 226 politikaj malliberuloj nun malsatstrikas en la turkaj malliberuloj kaj deklaris, ke la iniciatintino de la movado, la Deputitino Leyla Güven atingis krizan staton, kiu endanĝerigas sian vivon.

«La senlima malsatstriko, kiun nia deputitino Leyla Güven plenumas de post la 8a de novembro reprezentas nun vivgravan riskon por ŝia sano», deklaris hieraŭ en komunikaĵo Ayse Acar Basaran, Deputito kaj porparolanto de la Komisio pri Homaj rajtoj de la DPP. 

«En tiu 64-a tago de malsatstriko, Leyla Güven ne plu povas atingi la interparolejon por renkonti siajn advokatojn. Ŝiaj korbatoj varias inter 55 kaj 60 ĉiuminute, kaj ŝia sangopremo varias inter 5 kaj 7», indikas la komunikaĵo, kiu precizigas aliparte, ke «Leyla Güven povas sorbi nur likvaĵojn, inkluzive akvon», kaj ke ŝi maldikiĝis je 15 kilogramoj.

La porparolanto de la DPP aldonas, ke Leyla Güven ne plu povas plenumi siajn bezonojn, nek paŝi sole. Ŝi havas malfacilaĵojn por paroli, kaj suferas tre grandan sentemon al lumo kaj sono.

Li substrekas tamen, ke la Deputitino enkarcerigita de januaro 2018 en la malliberejo Dijarbakiro, plu rezistas kun decidigo malgraŭ la difektado de sia sanstato.

La komunikaĵo alarmas pri la ekstreme kriza situacio de Leyla Güven kaj denuncas la kulpan neagadon de la turka registaro. Ĝi lanĉas alvokon al urĝa solidareco de la internaciaj instancoj kompetentaj.

Laŭ la DPP, 226 politikaj malliberuloj nun kuniĝis kun la malsatstriko iniciatita de Leyla Güven por rompi la izolitecon devigitan al la kurda gvidanto Abdullah Öcalan sur la prizon-insulo de Imrali, kaj denunci la represion kaj la militan etoson, kiu regas en Turkio.

La DPP, kiu publikigis detalan liston de la politikaj malliberuloj, kiuj ĉesis nutri sin en la turkaj malliberejoj, indikas ke ilia nombro kreskas tagon post tago.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }