
10/01/2019
Bildo: popola marŝado kontraŭ la gasodukto en Smithers, Brita Kolombio, majo 2014.
Pluraj dekoj da personoj manifestaciis mardon posttagmeze en Reĝino, kaj alia kolektiĝo okazis fine de la posttagmezo en Saskatuno, subtene al membroj de la praloĝantaro de Wet'suwet'en en Brita Kolombio, kiu kontraŭstaras la konstruadon de la gasodukto Coastal GasLink en ilia provinco.
La kolektiĝoj okazis tagon post la arestado de 14 opoziciuloj al la projekto de la gasodukto, fare de la Reĝa Rajda Polico de Kanado (RRP) en Brita Kolombio.
La RRP ankaŭ transiris kontrolpasejon de la fortikigita kampejo starigita de la manifestaciantoj apud la urbo Houston, norde de la provinco, kaj kiu blokis la aliron de la laboristoj al la konstruejo.
Pasintan lundon, la RRP indikis, ke ĝi intencas respektigi la decidon de tribunalo datiĝanta de decembro 2018, kiu ordonis, ke la manifestaciantoj ĉesigu la blokadon de la aliro al la konstruejo.
«Tio estas netolerebla, aparte dum interpaciĝa periodo, sed ankaŭ en momento, kiam la homoj parolas pri la klimataj ŝanĝiĝoj, ĉar indiĝena justico, estas klimata justico», vigle reagis Wendy Lerat, kiu organizis la kolektiĝon en Reĝino.
«Ĉi tie en Saskatuno, ni esperas, ke nia kolektiĝo informos la publikon, kaj ke la registaro ekscios, ke ni ne konsentas pri iliaj agoj», aldonas Sheelah McLean, kiu kunfondis la movadon Idle No More, kaj organizis la manifestacion en la urbo Ville des ponts.
La gasodukto "Coastal GasLink", de la entrepreno TransCanada, transportos naturan gason, laŭ 700 kilometroj, de nord-oriento de Brita Kolombio ĝis la marbordoj, trapasante indiĝenajn teritoriojn.
Aliaj kolektiĝoj okazis mardon en aliaj lokoj de Kanado, interalie en Montrealo, Otavo, Kalgario, Edmontono kaj Vankuvero.
Aliaj estas antaŭvidataj en Usono kaj Eŭropo.
Aliparte, ankaŭ manifestacio favore al la sektoro de ekspluatado pri hidrokarbidoj kaj naturaj resursoj estas antaŭvidita en Reĝino.

