
05/01/2019
Johano (persona nomo modifita) estis arestita kaj detenita ĉi-somere pro samseksemo. Li estis poste liberigita kontraŭ kaŭcio. Hodiaŭ, li estas minacita je morto fare de sia komunumo, li vivas kaŝe, kaj intencas forlasi sian landon.
«Mi vivas en Niĝerio. Antaŭ kelkaj monatoj, mi estis arestita pro samseksemo. Mi estis torturita kaj detenita dum du semajnoj. La afero estis submetita al tribunalo. Mi atendis 14 jarojn da malliberejo, sed mi ricevis subtenon de advokato, kiu defendis min ĉe la tribunalo. Mi tiel sukcesis kunigi la kondiĉojn de libereco kontraŭ kaŭcio, kaj estis liberigita.
Mia komunumo volis, ke la tribunalo kondamnu min je grava puno, sed mi finfine gajnis mian proceson, ĉar neniu pruvo konfirmis la deklaraciojn de la policistoj.
De tiam, mi vivas kaŝita ĉe amiko. Mi povas nek reiri hejmen, nek mastrumi mian entreprenon, dum mi estas entreprenisto. La membroj de mia komunumo minacis mortigi min kaj bruligi min kun pneŭoj se ili vidas min. Feliĉe, mia familio ne forĵetis min kaj alportas al mi vestaĵojn kaj nutraĵojn. Ĝi ankaŭ helpas min, por trovi senriskajn lokojn, kie mi estu en sekureco.
Mi estis avertita, ke kelkaj personoj eniris en mian hejmon, kaj ke ili plu serĉas min. Mia vivo estas en danĝero.
Mi estas devigita vivi en soleco. Mi havas neniun por paroli. Neniu volas esti vidata kun mi. Mi eĉ ne povas eliri el la loko, kie mi loĝas nun.
Samseksemo estas kontraŭleĝa en Niĝerio, kaj povas ricevi punon je malliberejo ĝis 30 jaroj. Tio ne estas justa. Temas pri la privata vivo de la homoj.
Hodiaŭ, mi planas forlasi Niĝerion por komenci novan vivon aliloke. Mi antaŭvidas iri eble al Sud-Afriko, Ameriko aŭ Eŭropo. Ĉi tie, la homoj ne estas punitaj pro sia samseksemo. Ili povas vivi, kiel ili deziras».
