
26/01/2019
HOMAJ RAJTOJ: La armilvendado de Parizo al Kairo kreskis de 39,6 milionoj da eŭroj al 1,3 miliardoj en 2016…
Kelkajn tagojn antaŭ la franca prezidenteca vizito al Egiptio, pluraj NROj petis jaŭdon de Francio, ke ĝi reviziu sian politikon pri armilvendado al Egiptio. Laŭ ili, tiu lando uzadas ilin dum la represio kontraŭ la Egiptanoj.
Laŭ informoj de la ĵurnalo La Tribune, Francio ŝajne fintraktos la vendon de 12 ĉasaviadiloj Rafale al Egiptio dum la venontsemajna vizito de la Prezidento Emmanuel Macron. Tiu vendo prizorgigas la NRO-jn.
«Ni petas de la francaj aŭtoritatoj, ke ili reviziu la manieron, per kiu ili eksportas la armilojn, kiuj estas uzataj hodiaŭ en Egiptio por subpremi la popolon», substrekis dum gazetkunveno Antoine Madelin, respondeculo pri rekomendo ĉe la Internacia federacio de Homaj rajtoj (FIDH), kiu kritikas represion «fabrikitan en Francio»
Kreskado de la vendoj
«Ni atendas seriozajn anoncojn kaj praktikajn ŝanĝojn, koncerne precipe la vendojn de francaj armiloj al Egiptio», konfirmis Yves Prigent, respondeculo de la programo «Respondeco de la Ŝtatoj kaj entreprenoj» ĉe Internacia Amnestio.
Laŭ raporto publikigita en junio fare de pluraj NROj, inter kiuj la FIDH, la armilvendado de Parizo al Kairo kreskis de 39,6 milionoj da eŭroj en 2010 al 1,3 miliardoj en 2016. «La partnereco inter Francio kaj Egiptio estas ekstreme profitodona komerco, sed antaŭ ĉio, skizofrenia partnereco, ĉar ĝi instigas Francion al malobservado de siaj internaciaj devigoj», bedaŭris Antoine Madelin.
«Laŭregula» dialogo
En internaciaj traktatoj, Francio engaĝiĝis jure «ne vendi armilojn kaj spionmaterialojn, se tiuj ĉi povas esti uzataj por plenumi malobservadojn de Homaj rajtoj», li aldonis. Ofte pridemandataj pri la situacio pri Homaj rajtoj en Egiptio, la franca ministro pri fremdaj aferoj Jean-Yves Le Drian certigas, «ke li havas lojalan kaj laŭregulan dialogon» kun Kairo pri tiu temo.
Dimanĉon, la franca ministro pri Ekonomio Bruno le Maire salutis la «rimarkindan laboron» kaj la «kuraĝajn elektojn» de la egipta prezidento Abdel Fata al-Sisi, por restarigi la ekonomion de la lando. En oktobro 2017, dum lia vizito en Francio, Emmanuel Macron rifuzis «doni al li lecionojn» koncerne la demandon pri Homaj rajtoj.

