
06/01/2019
Bildo: Indiĝenaj virinoj en Ĉiapaso protestas kontraŭ la trajno maya en Jukatanio, la 25an de novembro 2018.
Antaŭ dudek kvin jaroj, la 1a de januaro 1994, la popolribelo de la Zapatisma Armeo de Nacia Liberigo (EZLN en la hispana) okazis en Ĉiapaso. Komence de la semajno, la Zapatistoj celebris tiun datrevenon. Ĉi-okaze, ili kritikis la politikon de la meksika prezidento, Lopez Obrador.
La Zapatistoj ne malaperis. Ili vivadas en la memstaraj municipoj de Ĉiapaso, kiujn ili kreis ekde la jaro 1994. En tiuj teritorioj, kiujn ili regas, la ribeluloj pluigas sian propran socian kaj komunuman organizaĵon, sen ia ajn interveno de la Ŝtato. De dekkvin jaroj, ili havas neniun kontakton kun la meksika registaro, eĉ ne kun Lopez Obrador.
Tiu indiĝena movado do rifuĝis en siaj teritorioj kaj silentis. Nur de tempo al tempo, ili sin manifestas, jen per deklaracioj, jen per iniciativoj, kiel tiu de 2017, kiam ili lanĉis la kandidatecon de virino ĉe la prezidenteca baloto, pasintan julion. Sendependa kandidateco, kiu finfine ne sukcesis.
La sub-majoro Marcos montriĝas diskreta
La zapatisma movado fariĝis tre populara, danke al sub-majoro Marcos. «Marcos» plu estas tie, meze de la arbaro de Ĉiapaso. Li ja estis vidita la 1an de januaro dum la 25-a datreveno de la zapatisma popolribelo. Li eĉ revuis la trupojn, hodiaŭ ne armitaj per fusiloj, sed per bastonoj. Sed de post kiam li ŝanĝis sian nomon en 2014 al sub-majoro Galeano, li montriĝas diskreta, delegante la komandon al indiĝenaj zapatistoj. Tio ne signifas, ke li ne plu estas la strategiisto de la movado.
Dudek kvin jarojn post la zapatisma popolribelo, preskaŭ nenio ŝanĝiĝis por la meksikaj indiĝenoj. Kaj la motivoj de popolribelo de 1994 plu ĉeestas: la indiĝenoj plu estas duarangaj civitanoj suferantaj malriĉecon, viktimoj de rasismo kaj sociaj ekskludoj.
La Zapatistoj, rezistado de la «indiĝenoj»
Laŭ la Zapatistoj, la alveno ĉe la potenco de maldekstra prezidento, Andres Manuel Lopez Obrador, ne konsistigas esperon de ŝanĝado. Tion, ili ripetis la 1an de januaro. Ili alvokis la indiĝenojn al rezistado, kritikis Lopez Obrador, kiun ili malfidas de longe. Kaj ili estas pretaj kontraŭstari plurajn el liaj projektoj, inter kiuj la trajno maya en Jukatanio, kaj la kreado de Nacia gvardio.
Tio povus estigi estonte alfrontiĝon aŭ pojnduelon inter la registaro kaj la Zapatistoj, kaj ĝenerale la indiĝenojn. Kelkaj el ili jam forpuŝas la indiĝenan politikon de Lopez Obrador.
