
08/01/2019
De la 22a de decembro, ekzilitoj estas akceptitaj sur ŝipoj de NeRegistaraj Organizaĵoj. La papo instigis la eŭropajn landojn akcepti ilin.
De pli ol du semajnoj, 49 ekzilitoj vagadas en la maro Mediteraneo. Ambaŭ ŝipoj, kiuj sukuris ilin, "Sea Watch" kaj "Sea Eye", plu atendas en la teritoriaj akvoj de Malto, ke lando de Eŭropo Unio (EU) bonvolu akcepti tiujn azilpetantojn. La-Valeto rifuzas akcepti ilin. La malta laborisma Ĉefministro Joseph Muscat pretekstas, ke li timas krei «precedencon». «Ni devas trovi ekvilibron inter humaneca aspekto kaj nacia sekureco», li defendis sin en One Radio. La aliaj landoj de la EU same kondutas. De jardeko, ili lasas la sudajn landojn de Eŭropo solaj fronte al la migradfluoj.
Tiklega politika temo en Italio
La vagado de tiuj ekzilitoj estas rekta konsekvenco de la decidoj adoptitaj fine de la jaro 2018. La Eŭropa Unio forĵetis sian respondecon al Libio, sur la suda marbordo de Mediteraneo, postulante de la ne-eŭropaj landoj, ke ili kreu siajn proprajn centrojn por la ekzilitoj. La ĉefo de la malta registaro petas do logike de Libio, ke ĝi akceptu la migrantojn, ĉar la sukuraj operacoj okazis en la sav-areo atribuata al Tripolo.
Fronte al tiu situacio, la papo alparolis dimanĉon: «49 personoj savitaj en Mediteraneo estas sur du ŝipoj de NROj, atende de sekureca haveno, kie ili povos elŝipiĝi. Mi sendas urĝan alvokon al la eŭropaj estroj, ke ili manifestu konkretan solidarecon al tiuj personoj», li deklaris.
En junio, la ministro pri internaj aferoj Matteo Salvini, kiu fermis la italajn havenojn al la ŝipoj de NROj ekde sia enposteniĝo, kaptis la okazon por elmontri firmecon. «Plu alvoku, sed neniu eniros», li rebatis al la ĉefo de la Katolika Eklezio. En Italio, la sorto de la 32 migrantoj sukuritaj la 22an de decembro fare de "Sea Watch", fariĝis tiklega politika temo. Ene de la registaro, la Movado 5 Steloj, kiu deziras akcepti la migrantojn, frontas rifuzon de la Ligo, sia ekstremdekstra partnero.
Luigi De Magistris, maldekstra urbestro de Napolo, proponis malfermi sian havenon al la humanitaraj ŝipoj sugestante, ke li povus «konduki mem la sukurajn operacojn», se Salvini kontraŭstaras. Tiu decido intervenas en etoso de vigla kontestado fare de la maldekstraj italaj urbestroj, kontraŭ la dekreto pri sekureco de Matteo Salvini, kiu malhelpos kelkajn kategoriojn de migrantoj, aliri sanservojn. Ĉu tio estas la komenco de humaneca ekstaro?

