Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 janvier 2019 1 21 /01 /janvier /2019 16:32

21/01/2019

Bildo: manifestacio antaŭ la Parlamento de Braziljo, mardon 25an de aprilo 2017.

Jair Bolsonaro komencis sian prezidentecon el plej malbona maniero por la indiĝenaj popoloj de Brazilo. Forpreni la respondecon de la limlinioj de la indiĝenaj teroj el la FUNAI, Fondaĵo pri brazilaj indiĝenaj aferoj, kaj  konfidi ĝin al la ministrejo pri Agrikulturo, konsistigas veran deklaron de milito kontraŭ tiuj popoloj.       

Tereza Cristina, ĵus nomita ĉe la kapo de tiu ministrejo, ĉiam kontraŭstaris la teritoriajn rajtojn de la indiĝenaj popoloj, kaj agadis favore al plivastigo de agrikulturo sur iliaj teritorioj. Temas pri terura ofensivo kontraŭ la rajtoj, la vivo kaj la vivrimedoj de la prapopoloj de Brazilo. Se iliaj teroj ne estas protektataj, ili estos submetataj al genocido, kaj ĉiuj ne-kontaktitaj popoloj povus suferi falĉadon.       

Tiuj atakoj kontraŭ la indiĝenaj popoloj draste atencas kontraŭ la animo de la brazila nacio.

La ŝteloj de indiĝenaj teritorioj ankaŭ malfermas la vojon al media katastrofo. La indiĝenaj popoloj estas la plej efikaj protektantoj de la naturo. Estas pruvite, ke ili prizorgas sian medion kaj ties biodiversecon plej bone ol iu ajn alia.

La indiĝenaj popoloj jam rezistas. La Aruak, Baniwa kaj Apurinã deklaris:

«Ni ne volas esti detruitaj de la agoj de tiu registaro. Niaj teroj ludas vivgravan rolon en pluigo de la biodiverseco. Ni estas individuoj, homoj, ni havas sangon same kiel vi, Sinjoro Prezidento, ni naskiĝas, kreskadas […] poste mortas sur nia sakrala tero, kiel ĉiuj personoj sur la Tero. Ni pretas intertraktadi, sed ankaŭ pretas defendi nin».                 

Sonia Guajajara, indiĝena gvidanto kaj kandidatino ĉe la kun-prezidenteco en la baloto de 2018, deklaris:

«Ni rezistos. Se ni estas atakitaj, ni reagos».  

La AIPB, la brazila asocio de la indiĝenaj popoloj, deklaris:

«Ni rajtas ekzisti. Ni ne fuĝos. Ni denuncos tiun registaron al la tuta mondo».

Stephen Corry, direktoro de Survival, siaflanke deklaris la 3a de januaro 2019:

«Survival International subtenas la indiĝenajn popolojn de Brazilo de antaŭ 50 jaroj – por ilia pluvivado, por la protektado de la plej riĉaj teritorioj de Brazilo, por la sano de nia planedo kaj por tuta homaro. Ni plu kampanjos kun pasio, ke iliaj vivoj kaj teroj estu plene respektataj kaj defendataj».   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }