20/01/2019
Dum manifestacio en Vaŝingtono, vendredon 18an de januaro, junuloj subtenantoj de la usona prezidento celis Indiĝenojn, venintajn por defendi sian kulturon. Tiu manko de respekto indignigis la landon.
La "Marŝado de la Indiĝenaj Popoloj" okazis por la unua fojo ĉi-jare en Vaŝingtono, la 18an de januaro. Ĝi kolektis milojn da personoj, kiuj marŝadis por defendi siajn rajtojn kaj la kulturon de la indianaj triboj, dum tiu malplimulto estis plurfoje celita de la administracio Trump, de post lia alveno ĉe la potenco.
Fine de la marŝado, raportas la ĵurnalo Indian Country Today, «usona denaskulo, kiu ekkantis la kanzonon AIM (American Indian Movement) estis ridindigita, priŝercita kaj mokita fare de grupo de ne-denaskulaj junuloj».
La video, kiu rapide fariĝis virusa, montras aparte junulon, surhavante kaskedon «Make America Great Again», kiu estas la slogano de Donald Trump, proksimiĝantan de la maljuna viro. Li rigardas lin fikse en la okulojn, sub la vivukrioj de liaj kamaradoj. Lia kanzono tamen esprimis deziron de unuiĝo, «petante forton fronte al la gravaj damaĝoj de koloniismo, al la polica perforto, la plorinda aliro al sanservoj, kaj la katastrofaj efikoj de la klimataj ŝanĝiĝoj kontraŭ la rezervejoj», priskribas la Washington Post. La usona ĵurnalo aldonas, ke «tiu renkontiĝo estigis ondon da indigno en la sociaj retoj».
La ĵurnalo Cincinnati Enquirer malkaŝis, ke tiuj knaboj apartenas al la Covington Catholic High School, privata lernejo, kiu sendas siajn lernantojn al la «marŝado por la vivo», manifestacio kontraŭ-abortigo, kiu ankaŭ okazis ĉi-vendredon en Vaŝingtono. La establaĵo bedaŭris «plorindan incidenton» kaj menciis, ke «ĝi alprenos adekvatajn aranĝojn»
Konstruu la muron!
Siaflanke, Indian Country Today identigis la indianan kantiston. Li nomiĝas Nathan Phillips, devenas de Nebrasko, kaj estas veterano de la Vjetnama milito. Pridemandita en Instagram post la marŝado, la maljuna viro rakontis, ke li aŭdis la junulojn, kiuj kriis: «Konstruu la muron! Konstruu la muron!».
Tiuj vortoj kortuŝis min:
«Tiuj teroj estas indianaj teroj. Ili ne havu muron. Ni ne havis de ĝi dum jarmiloj, antaŭ ol fremduloj alvenis ĉi tien. Ni neniam havis murojn, eĉ ne malliberejojn».
Li aldonis: «Ni ĉiam flegis niajn plejaĝulojn, flegis niajn infanojn… Ni lernis al ili la diferencon inter bono kaj malbono».
https://www.youtube.com/watch?time_continue=87&v=sIG5ZB0fw1k

