Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 janvier 2019 3 09 /01 /janvier /2019 21:57

09/01/2019

La Unuiĝintaj Nacioj atribuis statuson de rifuĝinto al Rahaf Mohammed al Qunun, sauda nacianino 18-jara, kaj rekomendis ŝian reinstaladon en Aŭstralio.

Bona novaĵo.

Rahaf Mohammed al Qunun alteriĝis ĉe la flughaveno de Suvarnabhumi la 5an de januaro 2019, transite de Kuvajto al Aŭstralio.

 

ESKAPI PERFORTAĴOJN EN SIA LANDO 

Ŝi asertis, ke ŝi provis eskapi perfortaĵojn, frapojn kaj mortominacojn de ŝia familio.

Laŭ ŝia atesto, ekde ŝia alveno en Bankoko, reprezentanto de Sauda Arabio konfiskis ŝian pasporton. La tajlandaj servoj pri migrado deklaris, ke ili malhelpis Rahaf Mohammed al Qunun daŭrigi ŝian vojaĝon ĝis Aŭstralio, ĉar ili konsultas la «saudan ambasadejon cele al kunordigo». Pro la tutmonda priatento estigita fare de ŝiaj tujaj pepaĵoj pri sia situacio la 7an de januaro, ŝi ricevis provizoran restadpermesilon sub protektado de UN.

La 9an de januaro, la aŭstralia ministrejo pri internaj aferoj, finfine anoncis, kaj la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj jam atribuis statuson de rifuĝinto al Rahaf Mohammed al Qunun, kaj aldonis, ke ĝi projektas ŝian reinstaladon en Aŭstralio.

 

GRAVA MESAĜO 

La historio de Rahaf lanĉas gravan mesaĝon: civitanoj el la tuta mondo mobiliziĝis por subteni ŝian demandon de protektado, kaj la potenco de la civitanoj venkis, fronte al tiuj, kiuj provas subpremi ŝin. Rahaf alfrontis nekredeblajn riskojn por fuĝi sian hejmon, malobeante la kuratorecan reĝimon plenumitan de la viroj en Sauda Arabio.

En daŭro de kelkaj tagoj, ŝia historio inspiris milionojn da personoj en la tuta mondo. Ĝi memorigas al la tuta mondo, la abnegacion kaj la grandegan kuraĝon spertitajn de ĉiuj ĉi personoj, ie ajn, kiuj rifuĝas eksterlande, serĉe al sekureco.

 

LA HISTORIO DE RAHAF NE ESTAS IZOLITA KAZO     

Neniu devus esti elpelita al lando, kie li/ŝi riskas suferi gravajn malobservadojn pri Homaj rajtoj. Hakeem al Araiby, barejna rifuĝintino, kiu suferis torturon kaj vivis en Aŭstralio, plu estas detenita en Tajlando de semajnoj, atende de aŭdienco pri sia ekstradicio.      

Pasintece, Tajlando ofte malrespektis siajn respondecojn pri azilpetantoj kaj rifuĝintoj. La humaneco, kiun ĝi montris koncerne Rahaf ne estu unika kazo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }