07/01/2019
La leĝo pri labortempo adoptita en Hungario estigas senprecedencan protestmovadon, de post la alveno ĉe la potenco de Viktor Orbán.
«En Hungario, miloj da personoj defiis neĝon kaj malvarmon por manifestacii kontraŭ la dekstra registaro de Viktor Orbán. Ili denuncas novan drastegan aranĝon, nomitan "sklavisma leĝo", raportas la brita ĵurnalo The Guardian.
Adoptita pasintan decembron, tiu kontestata leĝo altigas de 250 ĝis 400 la jaran nombron de kromaj laborhoroj, kiun dunganto povas postuli de siaj dungitoj. Ĝi estigas, de post sia adopto, ondon da malkontenteco, unikan en Hungario.
«La opozicio estas dividita kaj senefika, kaj Orbán senĉese plifortigis sian potencon de post lia unua elektado kiel Ĉefministro en 2010 ; sed la "sklavisma leĝo" havis por la unua fojo, kolektigan efikon», mencias The Guardian.
Almenaŭ 10 000 personoj manifestaciis en Budapeŝto. Ili protestis ne nur kontraŭ tiu leĝo, sed ankaŭ kontraŭ la atakoj, kiuj celas la universitatojn, kontraŭ manipulita justico, kaj kontraŭ partiecaj amasinformiloj, daŭrigas la ĵurnalo.
«Ĝis nun, la homoj ne estis rekte tuŝataj de la ŝanĝoj deciditaj de la registaro, eĉ se ili fariĝis konstituciaj kaj ŝancelis nian demokration», deklaris Péter Krekó, direktoro de la hungara pensfabriko "Political Capital", al la hispana ĵurnalo El País.
«Sed la "sklavisma leĝo" vere afliktas ilin kaj devigas ilin labori pli da laborhoroj. Tio estas la guto, kiu superplenigis la glason».
«Antaŭ monato, tio estis neimagebla», substrekas la hungara politologo András Biró-Nagy, en la sama ĵurnalo.

19/12/2018
Hungario: Labourstart Kampanjo: Aboliciu la sklavisman leĝon!
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3988http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/hungario-labourstart-kampanjo-aboliciu-la-sklavisman-legon.html

