
17/01/2019
La uzado de tiaj armiloj estas tre kritikata, ĉar multaj manifestaciantoj estis vunditaj, kelkfoje grave, dum kolektiĝoj de «flavaj veŝtoj».
Indignokrio manifestiĝas kontraŭ tiaj pafiloj (LBD en la franca lingvo), armilo uzata fare de la policistoj, kiuj okazigis multajn vundojn tiujn pasitajn semajnojn. Ĵaŭdon 16an de januaro, la Rajto-Defendanto Jacques Toubon, petis ilian interrompon pro ilia «danĝereco».
«Ni nuligu la riskon de danĝereco de tiuj armiloj, interrompante ilian uzadon», li deklaris precizigante, ke lia propono celas «preventon prefere al flegado». S° Toubon rekomendis, en raporto deponita la 10an de januaro 2018, la malpermeson de uzado de tiuj armiloj kadre de kontraŭ-ribela agado, pro ilia «danĝereco», kaj «misproporciaj riskoj», kiujn ili estigas.
«Laŭ la kazoj, kiuj estis submetitaj al ni, ni determinis, ke la uzado de la LBD 40 x 46 prezentas grandan danĝerecon. Ni petis moratorion, ke ĉio ĉi estu studata. Mi faris tion denove en raporto deponita antaŭ jaro», li eksplikis ĵaŭdon matene.
La uzado de tiuj armiloj laŭdiritaj je meza forto estis tre kritikataj tiujn lastajn semajnojn, ĉar multaj manifestaciantoj estis vunditaj, kelkfoje grave ĉe la vizaĝo, dum kolektiĝoj de «flavaj veŝtoj». «Mi esperas, ke hodiaŭ, fronte al tiom da evidenteco pri la danĝereco de tiaj armiloj je meza forto, ke la registaro ekdecidos aranĝojn», aldonis S° Toubon.
Inter «80 kaj 90 gravaj vunditoj» de post novembro
David Dufresne, ĵurnalisto specialigita pri la demando de kontraŭ-ribela agado taksas, ke okazis en Francio, de post la fino de novembro, «inter 80 kaj 90 gravaj vunditoj, multaj ĉe la kapo» fare de pafoj de LBD aŭ Flash-Ball – kelkaj estas plu uzataj. Inter tiuj personoj «preskaŭ dek kvin perdis okulon», laŭ li. Senĉese, li censadas la kazojn en sia Tviterpaĝo.
En noto akirita merkredon fare de la novaĵagentejo AFP, la ĝenerala direktoro de la nacia polico (DGPN), Eric Morvan, pravigis la ĝeneralan uzadon de la LBD dum la antaŭnelongaj mobilizadoj, sed memorigis, ke ilia uzado estu proporcia, ke la pafoj devas celi «ekskluzive la bruston kaj la membrojn suprajn kaj malsuprajn».
La 7an de decembro, ĉirkaŭ 200 famuloj, inter kiuj pluraj deputitoj de la maldekstra opozicio, kaj ankaŭ verkistoj, kinistoj, sociologoj kaj historiistoj, postulis de la registaro, ke ĝi ĉesigu «tuj» la uzadon de la aŭtomataj pafiloj por subpremi la manifestaciojn.

