Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 janvier 2019 5 25 /01 /janvier /2019 17:34

25/01/2019

La Internacio de Edukado (IE) petas de la tutmonda sindikata komunumo, ke ĝi skribu al la prezidento Rodrigo Duterte por esprimi sian indignon koncerne la mortominacon ricevitan de la ĝenerala sekretario de la Alliance of Concerned Teachers (ACT), M. Raymond Basilio, kaj la kontraŭleĝan profilregistradon de la sindikataj membroj, fare de la filipinaj aŭtoritatoj. Sinjoro Basilio ricevis mortominacon per sia poŝtelefono dum gazetkunveno organizita de la ACT la 11-an de januaro 2019, dum kio ACT denuncis la konstantan turmentadon kaj minacon, kiujn frontas iliaj membroj. La telefonvokanto, kiu ŝajne konis la personajn datumojn de S° Basilio, asertis, ke ordono estis donita koncerne la murdon de S° Basilio, krom se tiu ĉi konsentas kooperadi kun la petoj de la telefonvokanto. Malgraŭ la neado de la filipina nacia polico kaj de la aŭtoritatoj, ACT eksciis, ke la membroj de la sindikato plu suferas pri kontraŭleĝa profilregistrado efektivigita de la polico en pluraj regionoj de la lando, kio konsistigas gravan malobservadon de la nacia kaj internacia juro. La IE dankas vin pro via solidareco kun la instruistoj de Filipinoj.               

Retmesaĝo:

Sinjoro Prezidento,

Mi skribas al vi, por denunci la mortominacojn ricevitajn de la ĝenerala sekretario de la Alliance of Concerned Teachers (ACT), Raymond Basilio, kaj por esprimi miajn plej viglajn zorgojn koncerne la kontraŭleĝan profilregistradon de la membroj de ACT, fare de la aŭtoritatoj. S° Basilio ricevis mortominacon per sia poŝtelefono dum gazetkunveno organizita de ACT la 11-an de januaro 2019, dum kio ACT denuncis la konstantan turmentadon kaj minacon, kiujn frontas iliaj membroj. Mi postulas de la registaro de Filipinoj, ke ĝi:

Garantiu la sekurecon de S° Basilio, protektu lin kaj la aliajn gvidantojn kaj membrojn de la ACT kontraŭ la minacoj, la turmentado kaj aliaj diskriminacioj ;

Efektivigu sendependajn enketojn pri la mortominacoj lanĉitaj kontraŭ S° Basilio kaj pri la profilregistrado de la membroj de la ACT kaj ties agentoj, fare de la Filipina Nacia Polico ; kaj persekutu la kulpintojn ;

Kontrolu, ke la privata vivo de la membroj de ACT estu respektata, kaj ke ĉiuj datumoj kontraŭleĝe kolektitaj estu detruitaj.     

Partnerece kun la Internacio de Edukado, tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj de 171 landoj kaj teritorioj, kiu reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj de eduksubtena sektoro 

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }