07/01/2019
Paĝo 13
SINDIKATISMO TUTMONDA
INFORMKOMPLEMENTO:
Özgür Karabulut estas liberigita
Antaŭ malpli ol du monatoj, LabourStart lanĉis kampanjon partnerece kun la Progresisma Unuiĝo de la konstrulaboristoj.
Tiu kampanjo postulis liberigon de 35 laboristoj de la nova flughaveno de Istanbulo, inter kiuj Özgür Karabulut, ilia sindikata gvidanto.
La laboristoj organizis manifestaciojn por protesti kontraŭ la teruraj laborkondiĉoj, inkluzive de mortoj sur la konstruejo.
8 800 inter vi subtenis tiun kampanjon en 23 malsamaj lingvoj.
http://neniammilitointerni.over-blog.com/…/turkio-laboursta…
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi…
Ni ricevis bonajn novaĵojn:
La laboristoj estis liberigitaj, inkluzive de Özgür.
Jen la deklaracio, kion ni ricevis de tiu sindikato:
La unua aŭdienco de la laboristoj, kiuj organizis manifestaciojn kontraŭ la
malbonaj vivkondiĉoj kaj murdoj en la nova flughaveno de Istanbulo, okazis la 5-an de decembro.
La aŭdienco okazis en la manĝejo de la juĝejo pro manko de loko en la aŭdiencaj salonoj.
La tribunalo liberigis provizore la laboristojn. La venonta aŭdienco okazos la 20-an de marto 2019.
Özgür Karabulut, prezidanto de la Progresisma sindikato de la laboristoj, estas nun libera. Li povos ĉeesti la naskiĝon de sia filino, kaj reenposteniĝi ene de la laborista movado.
Plu restas longdaŭra lukto por plibonigi la protekton de la laboristoj pri sano kaj sekureco en la flughavenoj.
Dankon al ĉiuj fratinoj kaj fratoj, kiuj subtenis nian kampanjon por ilia libereco, kaj kontribuis al la videbleco de la laborkondiĉoj en la flughaveno de Istanbulo.
Kaj mi deziras aldoni tion:
Dankon al ĉiuj, kiuj enskribiĝis en la kampanjo, kiuj diskonigis aŭ tradukis ĝin, – vi faris bonegan laboron. Tio estas grandega venko.
Solidareco por ĉiam!
Eric Lee
La 92-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019 en Barcelono, Katalunio, Hispanio.