Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 janvier 2019 5 18 /01 /janvier /2019 22:16

18/01/2019

La ĉeĉenaj aŭtoritatoj celas denove supozatajn gejojn kaj lesbaninojn. Almenaŭ du personoj jam mortis post torturoj de post decembro 2018.

La NeRegistara Organizaĵo Russian LGBT Network ricevis la 28an de decembro 2018 informojn, kiuj mencias novajn forkaptojn de personoj gejaj kaj lesbaj en Ĉeĉenio, kaj ilian sekretan enkarcerigon en Argun.     

Laŭ konfidencaj informfontoj, ili detruadis la pasportojn de kelkaj viktimoj, cele malhelpi ilin forlasi la landon.

Tiuj informoj jam estas konfirmitaj.

Tiu NRO, kiu helpis dekojn da personoj gejaj kaj lesbaj forlasi Ĉeĉenion dum tiuj du lastaj jaroj taksas, ke ĉirkaŭ 40 personoj troviĝas nun en malliberejo.

 

Jaron post la represio de 2017 

Multaj personoj gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, transgenraj kaj interseksaj (GLATI) en Rusio plu estas traŭmatizataj pro la elpurigo de 2017, kiam dekoj da samseksemuloj en Ĉeĉenio estis forkaptitaj kaj torturitaj, eĉ mortigitaj.

Justico ne ankoraŭ estis farita koncerne la perfortojn de 2017. Tio montras, ke la gejoj kaj lesbaninoj en Ĉeĉenio ne povas kalkuli pri la rusiaj aŭtoritatoj por protektado. Foreste de oficiala enketo, la ĉeĉenaj aŭtoritatoj revigliĝis, kaj lanĉis novan ondon da persekutadoj. Ili certas, ke la rusia registaro pravigos iliajn neadojn kaj ambiguajn paroladojn.     

La 21an de decembro 2018, la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) publikigis raporton pri la represio de 2017, en kiu la rifuzo de Rusio kooperadi aŭ respondi la peton de enketo estis menciita. Ĝis nun, neniu oficiala enketo, vere sincera, ne estis kondukita, kaj neniu estis submetita al demandoj pri la teruraj abomenindaĵoj plenumintaj.        

22/11/2018

Rusio: la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE)  lanĉas enketon pri la malobservadoj plenumintaj kontraŭ la samseksemuloj kaj la aktivuloj pri Homaj rajtoj en Ĉeĉenio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/11/rusio-la-organizajo-por-sekureco-kaj-kunlaboro-en-europo-oske-lancas-enketon-pri-la-malobservadoj-plenumitaj-kontrau-la-samseksemulo

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }