
29/01/2019
Bildo: La rompiĝo de la Baraĵo de Brumadinho estas media katastrofo, kiu okazis la 25an de januaro 2019 en la brazila municipo Brumadinho, 65 kilometrojn for de Bel-Horizonto, ĉefurbo de la Ŝtato Minas-Ĝerajso. (alklaku la bildon)
Kvar tagojn post la mina katastrofo de Brumadinho, la bonŝancoj trovi postvivantojn en la kota riverego formita post rompiĝo de la baraĵo, estas kvazaŭ neekzistantaj. La provizora bilanco atingas almenaŭ 65 mortintojn kaj preskaŭ 280 malaperintojn.
La disfalo de la mina baraĵo en tiu sud-orienta loko de Brazilo ankaŭ grave afliktis la tribon Pataŝoo. 27 familioj estas de nun senigitaj je trinkebla akvo, ĉar ili dependas de la rivero nun poluita de la minaj reziduoj.
«Ĉu vi pensas, ke la minkompanio maltrankviliĝas pro tio? Ĉu urbestro de tiu areo maltrankviliĝas pro tio? Ne, ili ne scias, kion tio ĉi reprezentas por ni, ili adoras nur monon, ercon», bedaŭras Aigoho Pataxo Ha-Ha-Hae, membro de la komunumo.
«Nia rilato kun la rivero estas tre specifa, ĉar la Pataŝooj naskiĝis de akvoguto falinta el la ĉielo, eksplikas Kenya Pataxo Ha-Ha-Hae, alia virino de la tribo. Nia kunvivado kun la rivero superas la solan nutraĵan resurson, ĝi ankaŭ unuigas la Pataŝoojn».
La societo Vale, posedanto de la mino, suferas blokadon de parto el siaj bankkontoj por monkompensi la viktimojn kaj ripari la mediajn damaĝojn, sed por tiu tribo, la financaj monkompensoj ne havas ian ajn valoron.