27/01/2019
Jean Wyllys, 44-jara, deputito de Rio, estas bone konata de la Brazilanoj. Kiel samseksemulo, li estas la voĉo de la GLATI-a komunumo en Brazilo. Ĉar li kaj lia familio estas minacita je morto, li decidis rezigni pri sia tria mandato, kiu devis komenciĝi venontan 1an de februaro. Li forlasis Brazilon, sen precizigi sian cellokon. «Domaĝi minacitan vivon, estas ankaŭ strategio de lukto por pli bonaj estontaj tagoj. Ni multe faris por la komuna bono. Kaj ni faros multe pli, kiam pli bonaj tagoj alvenos, ne gravas se ni agadu per aliaj rimedoj», skribis la deputito de la Partio Socialismo kaj Libereco (PSOL, maldekstra) en sia tviterpaĝo.
Kreskado de la perfortaĵoj
En intervjuo publikigita en la ĵurnalo "Folha de S. Paulo", Jean Wyllys eksplikis, ke «ne la elekto mem de Bolsonaro» instigis lin rezigni pri lia tria sinsekva mandato, sed «la nivelo de perforto, kiu kreskas de post la elekto» de tiu eks-majoro de la armeo, kiu profitis vastan subtenon de la Evangelia Eklezio ege konservativa. Li menciis interalie kreskadon de murdoj kaj agresoj kontraŭ membroj de la GLATI-a komunumo. Jam en novembro, la "Interamerika Komisiono pri Homaj rajtoj" petis de Brazilo adopti «necesajn aranĝojn por protektadi la rajtojn, vivon kaj personan sekurecon» de Jean Wyllys kaj ties familio.
En Tvitero, la eks-deputito ricevis la subtenon de multaj retanoj, kaj ankaŭ de parlamentaj kolegoj. Ekzemple, Marcelo Freixo, alia deputito de la PSOL, eksplikas, ke li havas profundan admiron por Jean Wyllys, «unu el la plej kompetentaj deputitoj, kiujn Brazilo spertis». Laŭ li, «la decido forlasi Brazilon estas simptomo de malgaja epoko, dum kiu malamo superas politikon».
Opoziciulo al Bolsonaro
En aprilo 2016, dum la debatoj ĉe la Parlamento pri la eksigo de la maldekstra eks-prezidentino Dilma Rousseff, Jean Wyllys kraĉis al la vizaĝo de Jair Bolsonaro, tiam deputito, kiu ĵus faris apologion de famkonata torturisto dum la milita diktaturo (1964-1985).
La disciplina konsilio de la Parlamento punis lin per «malaprobo», sed forpuŝis mocion, kiu petis interrompon de lia mandato dum monato.
