
28/01/2019
Bildo: KAPITALISMO AŬ KLIMATO, MI ELEKTIS! ĈU VI?
Dimanĉon, malgraŭ malagrabla vetero, ĉirkaŭ 70 000 ĉiuaĝaj personoj partoprenis duan marŝadon por la klimato en kelkaj monatoj, organizita sur la stratoj de la belga ĉefurbo.
Ekirinta je la 13a horo kaj duono de la Norda stacidomo, la grandega defilado alvenis iom post la 15a horo antaŭ la placego de la Eŭropa Parlamento, kie okazis serio da paroladoj.
Alvoke de la organiza asocio Rise for Climate, la manifestaciantoj intencis per tiu evento, premi la politikan medion, ke ĝi adoptu fortajn aranĝojn, favore al protektado de la klimato.
«La homaro frontas la plej grandan defion iam spertitan, de kiam ĝi ĉeestas sur la Tero. Ni nepre devas cedigi la estrojn. Niaj agoj multobliĝos. Radikaleco sin devigas kiel necesecon», skandis la organizintoj fronte al la amaso da manifestaciantoj.
La dimanĉa marŝado por la klimato en Bruselo estas la dua. La pasintan 2an de decembro, 65 000 personoj, laŭ la polico, jam defiladis en la ĉefurbo pro la samaj motivoj.
De la jarkomenciĝo, ankaŭ la lernejanoj kaj studentoj mobiliziĝas favore al la klimato. Tiuj ĉi de tiam manifestacias ĉiun jaŭdon, postulante de la decidantoj ambiciajn kaj rapidajn aranĝojn favore al la klimato.
Unuatempe, la aktivuloj celis paŝi plej eble proksime de la lokoj, kie stariĝas la potencoj koncentritaj sur la strato de la Leĝo, kaj apude, al neŭtra areo malpermesita je ia ajn manifestacio. Sed la polico, amase deplojita, baris la aliron al la instituciaj konstruaĵoj.
La manifestaciantoj, precipe junaj, venintaj kun amikoj aŭ familianoj, postulis «leĝon justan, ambician, kaj devigan».
Tiu ĉi «devas respondi al la necesaj profundaj ŝanĝoj, klare indikitaj en la speciala raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) pri la efikoj de la plivarmiĝo je 1,5°C, kompare kun la antaŭ-industriaj niveloj», asertas la organiza kolektivo Act for Climate Justice.
Laŭ la ISKŜ, limigita varmiĝo je 1,5°C necesigas sistemajn, rapidajn kaj grandskalajn transirojn en la energiaj, urbaj, industriaj sistemoj kaj ligitaj al la uzado de la grundoj, kombinitaj kun grava kreskado de la investoj.
Grupigitaj malantaŭ giganta flagrubando asertante «Ne klimatan leĝon? Ne straton de la Leĝo», la aktivuloj dancas je ritmo de fanfaro, kaj krias kiel eble laŭte: «varmaj, varmaj, ni estas pli varmaj ol la klimato!»
Ankaŭ deko da junaj patrinoj mamnutras sian bebon, sidantaj sur la trotuaro, malsekega pro la pluvo, protestosigne.
«Tiu rendevuo estos ripetitaj tiom da fojoj, kiom necese, por akiri tiun leĝon», aldonas la organizintoj.

Video: Ili venis de la tuta lando, ofte kun familio, malgraŭ la malvarmo kaj la pluvo. 70 000 personoj defliladis dimanĉon por la Eŭropa Marŝado por la Klimato, de la Norda stacidomo ĝis la eŭropa Parlamento, kun celo: agadi kontraŭ la neagado de la Ŝtatoj kaj societoj fronte al la klimata plivarmiĝo.
Tiu marŝado havis apartan eĥon en la ĉefurbo de Eŭropa Unio, ĉar temis pri «defio al la eŭropaj estroj»
En Francio, ankaŭ dekoj da miloj da personoj manifestaciis ĉi-semajnfine en cento da urboj.
La venonta rendevuo estas fiksita la 15an de marto, kun alvoko al striko de la lernejanoj lanĉita de la svedino Greta Thunberg. (Alklaku la foton por spekti la videon)
https://fr.euronews.com/2019/01/27/changeons-le-systeme-pas-le-climat-70-000-personnes-a-bruxelles
