Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 janvier 2019 2 01 /01 /janvier /2019 22:03

01/01/2019

Pasintan lundon, la barejna justico malpravigis la faman opoziciulon Nabil Rajab, kaj kondamnis lin apelacie al kvin jaroj da malliberejo pro liaj pepaĵoj, kiuj denuncis la militon en Jemeno, laŭ juĝa fonto.     

La Ĉefkortumo de Barejno, kies verdiktoj estas sen apelacio, konfirmis tiun kondamnon pro pepaĵoj, kiuj kritikis la militan intervenon en Jemeno de Sauda Arabio kaj ties aliancanoj, inter kiuj Barejno, kaj kazoj de torturoj en tiu lando, menciis tiu juĝa fonto.    

La decido de la Ĉefkortumo estis vigle kritikata de la organizaĵo pri Homaj rajtoj Internacia Amnestio. «La kondamno de Nabil Rajab al kvin jaroj da malliberejo, simple ĉar li esprimis sian opinion, konsistigas "justican parodion"», asertis la asocio en komunikaĵo. «Nabil Rajab estas konscienca malliberulo, kaj tio estas tute skandala, ke li travivis du jarojn en karcero, inter kiuj naŭ monatojn en izoliteco», bedaŭris la organizaĵo, kiu postulis lian tujan kaj senkondiĉan liberigon.   

La Bahrein Institute for Rights and Democracy, NRO bazita en Londono opiniis, ke «la koruptita politika sistemo de Barejno persiste daŭrigas la persekutadon» de Nabil Rajab. «La verdikto, kiu estis decidita dum la jarfinaj festoj, precize kiam la internacia komunumo atentigas aliajn aferojn, malkaŝas klare la intencojn de la barejna estraro». «La verdikto estis antaŭplanita», asertis tiu NRO en komunikaĵo.           

La 5an de junio 2018, apelacia kortumo jam konfirmis la kondamnon de Nabil Rabaj je kvin jaroj da malliberejo. Li estas unu el la figuroj de la manifestacioj de 2011 en tiu malgranda reĝlando de Golfo.

La ŝijaisma opoziciulo estis kondamnita ankaŭ en julio 2017 al du jaroj da enkarcerigo en alia afero pro «disvastigo de onidiroj kaj falsaj novaĵoj» dum televidaj intervjuoj, kritikante la potencon en Barejno.

Multaj organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj, inter kiuj Internacia Amnestio, Human Rights Watch, kaj la Internacia Federacio de la ligoj de Homaj rajtoj, vigle mobiliziĝis tiujn lastajn jarojn por akiri liberigon de Nabil Rajab.

La reĝlando Barejno, kie staras la 5-a Mararmeo de Usono, estas skuata de sporadaj tumultoj de post la represio de 2011 kontraŭ grandaj manifestacioj de ŝijaismanoj, kiuj postulis de la reganta sunaisma dinastio, ke ĝi estu pli juste politike reprezentitaj.

De tiam, la opozicia movado estis malfondita, kaj dekoj da disidentoj malliberigitaj kaj/aŭ nacie senrajtigitaj.  

La aŭtoritatoj sin defendas, neante ĉian diskriminacion kontraŭ la ŝijaismanoj kaj asertas, ke ili frontas perfortajn grupojn helpatajn de Irano. Tiun akuzon dementas Irano.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }