
15/01/2019
Bildo: Miloj da teksaĵlaboristoj strikas, postulante pli altajn salajrojn.
Lundon, miloj da laboristoj de la teksaĵ-industrio en Bangladeŝo ekstrikis denove, daŭrigante sian strikon, kiu komenciĝis antaŭ pli ol semajno. Ili postulas pli bonajn salajrojn.
Por la oka sinsekva fojo, miloj da dungitoj rifuzis labori, laŭ la polico, perturbante la aktivecon de la teksaĵ-industrio de tiu Sud-Azia lando, kie multaj okcidentaj varmarkoj fabrikigas siajn vestojn.
Bangladeŝo estas la dua eksportisto de vestoj post Ĉinio, kaj ambicias pliampleksigi tiun sektoron por fari de ĝi industrion, kiu atingus enspezon ĝis 50 miliardoj da dolaroj jare en 2023, dum ĝi atingas hodiaŭ ĉirkaŭ 30 miliardojn.
Male ol la antaŭaj tagoj, neniu perforto okazis. Pasintsemajne, laboristo mortis, kiam policistoj pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj larmigajn grenadojn al 5 000 manifestaciantoj.
En Aŝulio, apud la ĉefurbo Dako, blenditaj veturiloj kaj centoj da policistoj prigardis la uzinojn de la plej granda teksaĵ-centro de la lando. Mesaĝo elsendita per laŭtparolilo kriis: «Neniu perforto estos tolerita».
Dimanĉon, la bangladeŝa registaro intertraktadis kompromison inter sindikatoj kaj fabrikistoj por ĉesigi la socian konflikton, kiu konsistas en plialtigo de salajroj por la laboristoj. Tiu kompromiso koncernas la laboristojn, kiuj situiĝas en la meza parto de la salajro-skalo.
Sed kelkaj el ili ricevis salajran altigon po apenaŭ 20 takojn (0,2 eŭrojn) monate, nesufiĉe por multaj kudristoj, kiuj kelkfoje laboras por luksaj varmarkoj.
«Mi opinias, ke la salajraj altigoj estas maljustaj», deklaris Ruhul Amin, ekzekutiva prezidanto de la Garment Trade Union Centre.
La ekonomio de Bangladeŝo, lando je 165 milionoj da loĝantoj, kuŝas precipe sur la teksaĵa industrio. Milionoj da laboristoj estas dungataj je malalta kosto en ĉirkaŭ 4 500 laborejoj. Ili fabrikas grandkvante vestojn por la okcidentaj distribuistoj kiel H&M, Primark, Walmart, Tesco, Carrefour kaj Aldi.
La eksportadoj de la teksaĵ-sektoro reprezentas 80% el la totalaj eksportadoj de la lando.

