Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 décembre 2018 3 26 /12 /décembre /2018 17:43

26/12/2018

Infano, detenita de la servo pri protektado de la landlimoj, mortis dum la nokto de la 24a ĝis 25a de decembro. 

Gvatemala infano detenita de la usonaj aŭtoritatoj mortis la 25an de decembro, en malsanulejo de Nov-Meksiko, sude de Usono. Alia infano detenita de la aŭtoritatoj jam mortis en decembro, laŭ la landlima polico. La 8-jara knabo, detenita de la servoj pri doganoj kaj landlimoj (SDL), estis «tuj kondukita», kun sia patro al malsanulejo, ĉar li montris «eblan signon de malsano», laŭ komunikaĵo de la SDL.  

La medicina skipo unue diagnozis «simplan malvarmumon», sed la knabo poste suferis febron, precizigis la aŭtoritatoj. La knabo restis je observado horon kaj duonon, poste eliris el la malsanulejo, kun la preskribitaj medikamentoj. «La 24an de decembro vespere, la infano suferis pri naŭzoj kaj vomadoj kaj estis denove kondukita al la malsanulejo», aldonas la komunikaĵo, kiu ne precizigas, kiaj estis la detenkondiĉoj de la infanoj kaj de ties patro. «La infano mortis iom post noktomezo la 25an de decembro», laŭ la SDL. «La oficiala morto-kaŭzo de la infano ne estas konata», precizigis la SDL asertante, ke «sendependa kaj serioza esploro pri la cirkonstancoj de la morto» estos efektivigita.

                

La politiko de Trump akuzata 

La demokratia senatano de Nov-Meksiko Martin Heinrich deklaris en Tvitero, ke «lia koro estas ŝirita». «La administracio Trump devos sin pravigi koncerne la morton de tiu infano, kaj pri ĉiuj vivoj endanĝerigitaj per ĝia memvola kaoso kaj malestimo al la homaj vivoj», li aldonis. «Estas tiel abomeninde aŭskulti tian historion en Kristnaska tago», bedaŭregis en Tvitero ankaŭ Marc Veasy, demokratia elektito de Teksaso ĉe la Malalta ĉambro de la kongreso.

La 8an de decembro, gvatemala knabino 7-jara mortis, post sia arestado fare de landlimaj policistoj. Ŝi mortis pro kolapso je sangocirkulado post sia akcepto ĉe malsanulejo de El Paso, en Teksaso. Ŝia morto emociis Usonon, kiam la informo estis publikigita, dum miloj da migrantaj infanoj estas nun detenitaj en troloĝataj akceptejoj.        

17/12/2018

Usono: Morto de migranta knabino 7-jara ĉe la meksika landlimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/usono-morto-de-migranta-knabino-7-jara-ce-la-meksika-landlimo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }