
27/12/2018
Tiu malespera alvoko ŝancelas Tunizion.
Abderrazak Zorgui, tunizia ĵurnalisto origina de Kaserino, centre de la lando, diskonigis videon en Fejsbuko, en kiu li denuncas la malstabilecon suferigitan de la senlaboruloj.
«Tio estas alvoko por la senlaboruloj de Kaserino. Ni faros revolucion, kaj kiu ajn dezirante kuniĝi kun mi kaj subteni min estas bonvena. Mi manifestacios sole kaj foroferos min per fajro. Dio helpu tiujn, kiuj provos aresti min. Dum 8 jaroj mi provis trovi laboron sed jaron post jaro, nenio funkciis. Ĉio ĉi estas nur mensogo. Mi rilatas kun neniu politika partio... »
La raportisto ŝprucigis al si benzinon kaj foroferis sin per fajro, sur unu el la ĉefaj placoj de la urbo Kaserino.
Post lia mortiga gesto, kolizioj eksplodis inter manifestaciantoj kaj policistoj. Laŭ surloka radio, ses agentoj pri sekureco estis vunditaj, kaj pluraj arestadoj okazis. Ĉi-mardon en la urbo, centoj da loĝantoj ĉeestis la entombigon de la ĵurnalisto.
La ombro de Mohamed Bouazizi
La incidento memorigas la foroferon de Mohamed Bouazizi en 2011. Tiu stratvendisto en la apuda urbo Sidi Bouzid, kies memmortigo estigis ondon da protestado, emociegis Magrebon kaj Mez-Orienton.
En Tunizio, 8 jarojn post la jasmena revolucio, kiu kaŭzis la foriron de Ben Ali, la malforta ekonomia kresko, kaj la persistema senlaboreco ene de la lando, plu malesperigas parton de la junularo.

