31/12/2018
Bildo: kolektiĝo en Windsor subtene al la kontraŭ-registaraj manifestaciantoj en Sudano.
Pasintan vendredon, la sudanaj sekurecaj fortoj pafis larmigajn gasojn kaj surdigajn grenadojn por disigi 300 ĝis 400 manifestaciantojn, kiuj eliris el moskeo en Omdurman, apud la ĉefurbo Ĥartumo, konstatis ĵurnalisto de Reuters.
La opoziciaj organizaĵoj alvokis al kontraŭ-registaraj manifestacioj, post grandaj ĉiusemajnaj preĝoj en la moskeoj.
Naŭ gvidantoj kaj aktivuloj de la opozicio estis arestitaj en la tuta lando, raportis komitato konsistigita el profesiaj organizaĵoj engaĝiĝintaj en la movado.
La Nacia servo pri spionado kaj sekureco asertas, ke ĝi nenion scias pri tiuj arestadoj.
La manifestacioj kontraŭ la prezaltigoj, kiuj komenciĝis antaŭ semajno transformiĝis de tiam al movado de kontestado kontraŭ la reĝimo de la prezidento Omar al-Baŝir, kiu regas de post 1989.
Dek naŭ personoj, inter kiuj du militistoj, estis mortigitaj dum tiuj kolektiĝoj, laŭ la oficiala bilanco. Mardon, la NeRegistara Organizaĵo Amnesty International menciis 37 mortintojn.
Laŭ la komitato, la arestadoj okazis dum kunveno de gvidantoj en Ĥartumo. Ĝi precizigis, ke inter la arestitaj personoj, figuras Siddiq Youssef, estrarano de la Komunisma Partio, kaj gvidantoj de la partioj Baaza kaj naserisma.
Pasintan sabaton, 14 gvidantoj de unu el la du ĉefaj aliancoj de la opozicioj estis arestitaj, kaj malliberigitaj naŭ horojn poste.
La lando spertas gravan ekonomian krizon, kiu komenciĝis en 2011, post la referendumo favore al secesio de la suda parto. La sendependiĝo de la Suda parto senigis Ĥartumon je tri kvaronoj el ĝiaj petrolaj mongajnoj.
Krome, la opozicio akuzas la prezidenton Omar al-Baŝir pri malbona mastrumado. La forta devaluto de la sudana pundo, en oktobro, ne sufiĉis por relanĉi ekonomion.
Pasintan januaron, Sudano ŝanceliĝis pro manifestacioj kaŭzitaj de la prezaltigo de la pano.
Sed la nunaj manifestacioj, kiuj komenciĝis la 19an de decembro, ŝajne spegulas pli profundan movadon. La aŭtoritatoj fermis la lernejojn kaj decidis elirmalpermeson kaj urĝan staton en pluraj regionoj. Laŭ la loĝantoj, la policistoj uzadis larmigajn gasojn kaj, kelkfoke, pafis realajn kuglojn al la manifestaciantoj.
La ministro pri Informoj parolis pri 19 mortinoj, kaj imputis kelkajn mortojn al batiĝoj inter butikistoj kaj ŝtelistoj. Laŭ li, ankaŭ 219 civiluloj kaj 187 membroj de la sekurecaj fortoj estis vunditaj.
