Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 décembre 2018 7 30 /12 /décembre /2018 18:02
Foto: REUTERS/Marko Djurica

30/12/2018

La protestmovado kontraŭ la potenco de Aleksandar Vučić  pliampleksiĝis ĉi-sabate. Ĉirkaŭ 25 000 personoj manifestaciis por la kvara sinsekva sabato en Belgrado kontraŭ la serba prezidento, raportis ĵurnalisto de la novaĵagentejo AFP.

La manifestaciantoj, kiuj ne surhavis signon de politika partio, paŝadis sen incidento centre de la ĉefurbo en paca etoso.

Kelkaj skandis «Vučić ŝtelisto» aŭ svingis afiŝtabulojn, sur kiuj estis skribite «Sufiĉas la mensogoj».

Multaj uzadis fajfilojn, simbola objekto de la manifestacioj kontraŭ la potenco, de post la jaroj 1990 kaj la epoko de Slobodan Milošević.

«Tiu civitana manifestacio okazas pro la situacio en la lando, kiu estas de longe malfacila, eĉ kriza, ekonomie kaj politike», deklaris Vladimir Tosiĉ, viro ĉirkaŭ kvindekjara. 

La manifestacio, li diris, «kolektis modestajn loĝantojn de Belgrado, kiuj surstratiĝis por esprimi sian malkontentecon, fronte al tiu situacio».

Aleksandar Vučić, kiu komentis la manifestaciojn, deklaris ĉi-semajne, ke «li pretas aŭskulti la rimarkojn de la civitanoj, kiuj manifestacias, sed ne la mensogulojn de la opozicio».  

Tiu movado, kiu pliampleksiĝas semajnon post semajno, reprezentas la unuan signifan manifestacion organizitan kontraŭ Vučić de post la printempo 2017, kiam miloj da junaj Belgradanoj surstratiĝis post lia venko en la prezidenteca baloto.

Eksa ultra-naciismulo, fariĝinta por-eŭropa centrismulo, la prezidento Aleksandar Vučić estas ofte akuzata de la opozicio, ke li bridas la gazetaron kaj la civilan socion.

Organizita sabaton fare de studentoj kaj famuloj, interalie artistoj, tiu manifestacio, same kiel la precedencaj, estis subtenata de opozicia bloko, "Alianco por Serbio", heterogena koalicio de partioj.

La unua manifestacio okazis la 8an de decembro, alvoke de tiu bloko post incidento, en kiu unu el ties gvidantoj, Borko Stefanoviĉ, estis frapita antaŭ politika kunveno sude de la lando.

En sia lasta raporto, la Eŭropa parlamento «forte kuraĝigas la serbajn aŭtoritatojn plibonigi la situacion koncerne esprim- kaj gazet- liberecon»  en la lando.    

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }