21/12/2018
Laŭ raporto de la Internacia NeRegistra Organizaĵo (INRO) Human Rights Watch, la leĝo, kiu malpermesas samsekseman propagandon en Rusio havas malutilajn efikojn al la infanoj kaj junaj adoltoj.
La rezultoj estas tre maltrankviligaj. En raporto 92-paĝa publikigita la 12an de decembro (plurlingva), la INRO Human Rights Watch alarmas pri la situacio de la junaj samseksemuloj en Rusio. Laŭ la organizaĵo, la leĝo, kiu malpermesas samsekseman propagandon en la lando, efektivigita en 2013, akrigas la malamikecon kontraŭ la GLATAj personoj, kaj limigas la aliron de la infanoj al edukado kaj taŭgaj helposervoj.
Ankaŭ faktoj de turmentado kaj perfortoj senkonteste intensiĝis de post 2013. Laŭ la Doktoro Ilan Meyer, citita en la raporto, «la leĝo kuraĝigas stigmatizadon kaj antaŭjuĝojn kontraŭ la GLATAj personoj, kaŭzante diskriminacion kaj perforton». Kaj nun, timo dominas ĉe la rusaj junuloj.
«Ni estas en granda danĝero»
En la raporto, transgenra persono 18-jara atestas pri sia timo esti batota: «Ni scias, ke plejparte el la homoj fidas la amasinformilojn, kiuj skribas, ke ni estas abomenindaj kreitaĵoj. Ni estas en granda danĝero».
Lesbanino 14-jara rakontas, ke la GLATaj personoj ne plu povas libere esprimiĝi, kaj timas «organizi manifestaciojn kaj gejajn fierojn» (la subtenaj kolektiĝoj al la GLATa komunumo estas sisteme malpermesataj en Rusio). Samseksema studento 18-jara aldonas: tiu leĝo malhelpas nin «spiri».
Leĝo kondamnita de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj
Fine de la raporto, Human Rights Watch starigas serion da rekomendoj adresitaj al la rusia registaro. Kiel unua rekomendo, ĝi petas plenan abolicion de tiu leĝo. La INRO postulas de la aŭtoritatoj, ke ĝi protektu la rajtojn de «ĉiuj GLATAj personoj, inkluzive de la infanoj».
La organizaĵo petas ankaŭ de Eŭropa Unio, ke ĝi instigu la rusian registaron abolicii plej rapide la kontraŭ-propagandan leĝon.
En 2017, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj jam kondamnis Rusion pro tiu leĝo, «kiu favoras homofobion». Ĝi juĝis ĝin neakordigebla kun la «demokrataj valoroj».