
06/12/2018
Ilustra bildo: pneŭmatika boato marvaste de Libio, la 12-an de majo 2018. LOUISA GOULIAMAKI / AFP
Dek kvin migrantoj mortis post 11-taga drivado sen akvo nek nutraĵo, neniu intervenis.
«Ili lasis ilin morti, tio nomiĝas krimo»: NRO petis, merkredon 5-an de decembro, de la Internacia PunKortumo, ke ĝi enketu pri la «krimo» de la eŭropaj agentejoj engaĝitaj marvaste de Libio, kie 15 migrantoj mortis post 11-taga drivado sen ia ajn interveno.
Foririnte de Sabrata, 70 kilometrojn okcidente de Tripolo, 25 migrantoj, kiuj provis atingi la italajn marbordojn estis forportitaj de la fluo kaj drivis sen akvo nek nutraĵoj, antaŭ ol renversiĝi proksime de Misrato, 270 kilometrojn pli oriente. Ĝi grundis lundon vespere sur plaĝo, laŭ la libia Ruĝa krescento. Nur dek personoj, inter kiuj du virinoj, postvivis, en grava stato de dehidratigo.
«Krimoj kontraŭ la homaro»
La germana NRO "Mission Lifeline" akuzas Frontex kaj Eunavfor Med pri «krimoj kontraŭ la homaro». Tiuj ambaŭ eŭropaj agentejoj «disponas pri militaj ŝipoj, sputnikoj, kontrol-aviadiloj, kiuj intervenas en la tuta areo. Ili ja havis rimedojn vidi, ke tiuj rifuĝintoj estas en danĝero. Sed ili nenion faris», eksplikis porparolanto de la NRO, Axel Steier.

