22/12/2018
Post la decido de Donald Trump forlasi la nordon de Sirio, centoj da Kurdoj manifestaciis kontraŭ tio, kion ili juĝas perfido.
Miloj da ili kolektiĝis antaŭ la usona komandejo apud Kobanî. Tiuj siriaj Kurdoj manifestas sian koleron, post la anonco de Donald Trump pri baldaŭa foriro de Sirio de la 2 000 membroj de la usonaj specialaj fortoj.
Hamreen Salah, siria kurda manifestaciantino: «la Kurdoj ĉiam estis perfiditaj, ĉiuj, kiuj kooperadis kun ni, finfine perfidis nin».
Kurdoj reprezentas la plej grandan nombron da membroj en la Siriaj Demokrataj Fortoj (SDF), kiuj batalas kontraŭ la grupo Islama Ŝtato, kun la subteno ĝis nun de Vaŝingtono. Laŭ ili, la fino de la usona ĉeesto povus ebligi la kaŝitajn ĝihadistojn, revigliĝi.
Zorgas ilin ankaŭ minaco de turka ofensivo. Pro tio, okazis alia manifestacio ĉe la turka-siria landlimo.
Khalid Osoo, siria kurda manifestacianto: «Hodiaŭ, ni venis ĉi tien, ĉe la landlimo, kiel homaj ŝirmiloj».
La turka prezidento Erdoğan reasertis, komence de la semajno, sian volon malembarasiĝi pri la YPG, la siriaj kurdaj milicoj apartenantaj al la SDF, kiujn ili konsideras kiel teroristoj.

REKVIEMO POR SIRIO 01/01/2017 (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
Video 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro
