Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 décembre 2018 1 24 /12 /décembre /2018 17:27
Foto: Proactiva Open Arms

24/12/2018

La ŝipo "Open Arms" denove navigas en Mediteraneo. La ŝipo de la hispana NRO kun 130 migrantoj sukuritaj marvaste de Libio, direktiĝas al la sudo de Hispanio. Hieraŭ, Malto kaj Italio fermis siajn havenojn al ĝi.

En Tvitero, Matteo Salvini, itala ministro pri internaj aferoj, prenis sur sin tiun rifuzon de helpo, salutis venkon, kaj deziris «bonan vojaĝon al la ŝipo».

La retinformilo "Euronews" kontaktis Gerard Casals, la ĉefon de la misio Proactiva Open Arms, kiu plu priskribis tiun ŝipiradon:

«Nun, ni navigas al Algeciras, eĉ se ni ne ankoraŭ ricevis konfirmon, ke ni povos elŝipiĝi. Sed la hispanaj aŭtoritatoj diris al ni, ke ni daŭrigu samdirekten, ĝis novaj indikoj. Ni estas ĉirkaŭ 900 mejlojn de la celo kaj laŭ la vetero, ni alvenos tien inter la 28an kaj la 30an de decembro. Ni tamen esperas atingi nian celon ĉirkaŭ la 28an».

 

La sinteno de Hispanio

La maltaj aŭtoritatoj tamen permesis al patrino kaj ties bebo esti evakuitaj en La-Valeto danke al la helikoptero de la marborda polico. 

«Ni evakuis tri personojn dum du apartaj operacoj. Dutaga bebo, kiu ne manĝis, kaj ties patrino estis vinĉlevita ĝis la helikoptero. Ni evakuis adoleskanton 14-jaran, kiu ŝipiradis sole, kaj havis infekton ĉe la vizaĝo. Li estis evakuita hieraŭ posttagmeze».

Denove ja Hispanio respondis al la alvoko de la NROj post rifuzo de la registaroj franca, libia kaj tunizia. Tio ja estas akcepto, sed ankaŭ politika indikilo de post la alveno ĉe la potenco, de la socialisto Pedro Sanchez. En junio, li jam malfermis la havenon de Valencio al la Aquarius.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }