Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 décembre 2018 2 25 /12 /décembre /2018 16:37
Desegnaĵo de Mauro Biani aperita en Il Manifesto, Italio

25/12/2018

Bildo en la itala: «Kie estas la aliaj?»

«Ili lasis ilin sur la ŝipo, en ilia malgranda kripo, ne restis sufiĉe da loko».

La migrantoj estas nun sur improvizita boato, dum la vetero ŝajne pliaĉiĝos la 25an de decembro.

La germana NRO "Sea-Watch", kiu sukuris sabaton 33 migrantojn marvaste de Libio, postulis dimanĉon de la Eŭropaj ŝtatoj, ke ili «trovu rapidan solvon» por ebligi ilin elŝipiĝi antaŭ la malbona vetero, dum Kristnasko.

La migrantoj troviĝis sur improvizita boato en la internaciaj akvoj, kiam ili estis sukuritaj de la ŝipo "Sea-Watch3", sub nederlanda flago. Ili devenas de Niĝerio, Libio kaj Kotdivuaro. Inter ili troviĝas ses infanoj kaj kvar virinoj.

«Ni petis sekuran havenon por elŝipigi tiujn personojn», eksplikis Ruben Neugebauer, porparolanto de la NRO. «Ni provos ĉion por akiri sekuran havenon antaŭ Kristnasko, ĉar la 25an de decembro, la vetero pliaĉiĝos.  Pro tio, ni postulas de la Eŭropaj ŝtatoj, ke ili trovu solvon dum la venontaj 24 horoj».

Samtempe, la "Open Arms", ŝipo de la hispana NRO "Proactiva open arms", ricevis permeson de Madrido, ŝipiradi al Hispanio por elŝipigi pli ol 300 migrantojn sukuritajn marvaste de Libio. La "Astral", alia ŝipo de tiu NRO, ekiris renkonte al ĝi, ŝarĝita per nutraĵoj kaj kovriloj por helpi tiujn migrantojn fronti la vojaĝon, kiu ŝajne daŭros plurajn tagojn.

Pro medicinaj kialoj, Malto akceptis novnaskiton kaj ties patrinon transportitajn per helikopteroj, dum Somaliano 14-jara, kiu vojaĝis sole kaj suferis sekvaĵojn de perfortaĵoj en Libio, estis evakuita dumnokte al la itala insulo Lampedusa.

La itala ministro pri internaj aferoj Matteo Salvini, tamen reasertis dimanĉon sian opinion: «La italaj havenoj estas fermitaj. Stop la homŝakradojn!». Laŭ Malto kaj Italio, la areo kie la migrantoj estis sukuritaj koncernas Libion. Sed "Sea-Watch" asertas, ke la kunordiga sukurcentro en Tripolo neniam respondis al ĝiaj alvokoj.

Plie, raporto de Unuiĝintaj Nacioj ripetis sabaton, ke la migrantoj estas submetitaj al «neimageblaj abomenindaĵoj» en Libio. La kaoso, kiu regas tie metas ilin «sub la jugo de nenombreblaj kaperantoj, kiuj konsideras ilin kiel varojn por ekspluati kaj ŝteli», laŭ la raporto.       

Pri la malmuntado de la aranĝoj de la milita kaj humanitara sukurado en la areo, preskaŭ 1 300 migrantoj mortis aŭ malaperis ĉi-jare marvaste de Libio, laŭ la Internacia Organizado por migradoj. Tio reprezentas malaltiĝon de 55% kompare kun 2017, sed samtempe, la alvenoj malkreskis je 80%.  

https://www.sudouest.fr/2018/12/23/mediterranee-33-migrants-secourus-par-une-ong-cherchent-un-port-pour-noel-5680566-6116.php

https://www.youtube.com/watch?v=l7edMFXWmig

24/12/2018

La 130 migrantoj malakceptitaj de Malto kaj Italio navigas al Hispanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/la-130-migrantoj-malakceptitaj-de-malto-kaj-italio-navigas-al-hispano.html

12/12/2017

Migrantoj en Libio: Internacia Amnestio akuzas la eŭropajn registarojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/12/migrantoj-en-libio-internacia-amnestio-akuzas-la-europajn-registarojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }