Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 décembre 2018 3 05 /12 /décembre /2018 14:36

05/12/2018

La iranaj instruistoj kaj laboristoj de edukadsektoro plu frontas drastan represion, nur ĉar ili pace defendas siajn rajtojn kaj liberecon. Almenaŭ 15 instruistoj estis arestitaj, kaj multaj aliaj kunvokitaj por pridemandado, aŭ minacitaj de la sekurecaj fortoj pro sia partopreno al dutaga paca striko organizita de la Konsilio de kunordigado de la asocioj de iranaj asocioj (CCITTA) en multaj urboj de Irano la 13-an kaj 14-an de novembro 2018. Simila striko de la instruistoj la 14-an kaj 15-an de oktobro jam kaŭzis arestadon de instruistaj aktivuloj. La instruistoj postulas decajn salajrojn, senpagan kaj kvalitan edukadon por ĉiuj, rajton fondi sendependajn organizaĵojn de laboristoj kaj aliĝi al tiuj organizaĵoj. Ili ankaŭ postulas liberigadon de ĉiuj instruistoj enkarcerigitaj, nur ĉar ili defendis siajn rajtojn.

Ni bezonas vian urĝan subtenon por postuli de la iranaj aŭtoritatoj, ke ili ĉesigu la persekutadon kaj kriminaligon de la aktivuloj, kiuj agadas por defendi la rajtojn de la instruistoj kaj de la sendependaj sindikatanoj.     

Retmesaĝo

Mi estas profunde maltrankvila pro la arestado kaj malliberigo de iranaj instruistoj post ilia partopreno al striko en oktobro kaj novembro 2018. Tiuj instruistoj postulis decajn salajrojn, senpagan kaj kvalitan edukadon por ĉiuj, rajton fondi sendependajn organizaĵojn de laboristoj kaj aliĝi al tiuj organizaĵoj. Mi admonas la iranan registaron, ke ĝi respektu siajn internaciajn engaĝiĝojn koncerne la rajton al asociiĝa libereco, rajtojn al paca kolektiĝo kaj strikrajton por ĉiuj iranaj laboristoj ; ke ĝi faciligu la tujan kaj senkondiĉan liberigadon de ĉiuj instruistoj kaj laboristoj, arestitaj nur ĉar ili ĝuis siajn rajtojn ; kaj ke ĝi komencu konstruigan dialogon kun la instruistoj kaj reprezentaj organizaĵoj, por respondi al iliaj petoj pri decaj vivkondiĉoj, kaj senpaga kaj kvalita edukado por ĉiuj.

Partnerece kun la Internacio de Edukado, tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj de 171 landoj kaj teritorioj, kiu reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj de eduksubtena sektoro 

 

https://www.youtube.com/watch?v=SCsvYsoim3U

 

 

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }