Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 décembre 2018 4 20 /12 /décembre /2018 19:00

20/12/2018

Tiu neloĝata insulo marvaste de Danio baldaŭ akceptos azilpetantojn.

La projekto koncernas la malakceptintojn kaj tiuj, kiuj havas pundosieron, kaj riskas torturon aŭ morton en ilia origina lando.   

Tio estis tute aprobe akceptita de la registaro kaj parlamento. La estonta detencentro efektiviĝos en 2021. Tio estas konsiderata kiel sensencaĵo de Unuiĝintaj Nacioj.

«Malfacilas kelkfoje resendi migrantojn en ilian originan landon, kiam ili ne estas tien akceptitaj kiel rifuĝintoj. Sed ili devas esti traktataj el maniero sekura kaj homa, kaj kompreneble, sur bazo de individua takso, kaj tiamaniere, ke ili ne suferas pli. Tiu projekto ŝajne havas tiun konsekvencon. Ni jam konstatis la negativan efikon de tiaj politikoj de izoliteco. Ni ne devas imiti ilin», eksplikas Michelle Bachelet, alta komisaro pri Homaj rajtoj.

Ĝis nun, la insulo Lindholm, cent kilometrojn sude de Kopenhago, loĝigis eksan esplorcentron pri animalaj kontaĝaj malsanoj. Pluraj miloj da Danoj manifestaciis kontraŭ tiu nova rimedo uzata por malinstigi la azilpetojn, sed la registaro senĉese multobligas la obstaklojn al eniro kaj restado de la fremduloj.

Laŭ la ministro pri migrado:  «Kiam oni estas nedezirataj en la dana socio, oni ne devas ĝeni la ordinarajn Danojn».

Inter 2015 kaj 2017, pro la sinsekvaj drastaj politikoj, la nombro de submetitaj petoj, malkreskis je 75%.

Laŭ la Eŭropa Institucio de la Migradoj, la dana migradpolitiko «estas unika kazo de rigideco kaj netoleremo» en Eŭropo kaj aliloke, en kunteksto jam malfavora al la migrantoj.  

De tri jaroj, Danio ne domaĝis siajn rimedojn por malinstigi la azilpetantojn: anoncoj en la libana gazetaro por averti la kandidatojn al migrado, pri la rigidigo de la kondiĉoj de instalado sur sia teritorio, konfisko de la valoraj objektoj de la migrantoj ĉe trapasado de la landlimo.

Kaj de post la fino de 2017, la nombro de rifuĝintoj, laŭ la programo de kvotoj de UN, estas je la respondeco de la ministrejo pri Migrado kaj Integriĝo, kiu rifuzis akcepti rifuĝintojn ĉi-jare.   

02/02/2016

Danio : «juveloleĝo» : «io putras en Reĝlando Danio»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/02/danio-juvelolego-io-putras-en-reglando-danio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }