Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 décembre 2018 3 19 /12 /décembre /2018 15:25
MTI VIA AP ZSOLT SZIGETVARY

19/12/2018

La 12an de decembro, la hungara parlamento adoptis «sklavisman leĝon», kiu devigus la laboristojn efektivigi kromajn horojn ĝis 400 horoj jare. Plie, la referenca periodo estas plilongigita ĝis 36 monatoj. La leĝo estis adoptita sen konforma konsulto de la sociaj partneroj, post malbona uzado de la parlamentaj proceduroj.

La ŝanĝoj kaŭzus multe pli malbonan situacion por la laboristoj, fakte enkondukante sestagan laborsemajnon. Kvankam ambaŭ partoj estas ligitaj per akordo, en labormedio potenco ne estas ekvivalenta inter dunganto kaj laboristo. Dungito ĉiam estas en vundebla pozicio, oftege nekapabla kontraŭdiri la postulojn de la dungintoj. La plilongigo de la referenca periodo de la labortempo ĝis tri jaroj signifas, ke la laboristoj devigus labori kromajn laborhorojn dum longa periodo, atendante monkompensojn dum jaroj. Tiu leĝo kontraŭas la direktivon 2003/88/CE pri la labortempo, kiu fiksas la referencan periodon dum maksimuma periodo de 12 monatoj.

La hungaraj sindikatoj kontraŭas tiujn aranĝojn, kiuj malobservas justajn kaj decajn laborkondiĉojn. Tiujn lastajn tagojn, grandaj homamasoj vigle protestis sur la stratoj.

La hungaraj Konfederacio de la sindikatoj (MASZSZ) postulas abolicion de la leĝo, kaj alvokas la hungaran prezidenton ne subskribi kaj resendi ĝin al la Parlamento.  MASZSZ alvokas al signifa kaj konforma konsultado de la sindikatoj. Sinjoro Prezidento, ne subskribu la sklavisman leĝon!

Retmesaĝo 

Sinjoro János Áder, prezidento de la Respubliko, Budapeŝto

Kara sinjoro prezidento,   

La 12an de decembro, la hungara parlamento adoptis «sklavisman leĝon», kiu devigus la laboristojn efektivigi kromajn horojn ĝis 400 horoj jare. Plie, la referenca periodo estas plilongigita ĝis 36 monatoj. La leĝo estis adoptita sen konforma konsulto de la sociaj partneroj, post malbona uzado de la parlamentaj proceduroj. Tiu leĝo kontraŭas la direktivon 2003/88/CE pri la labortempo, kiu fiksas la referencan periodon je maksimuma periodo de 12 monatoj.

La hungaraj sindikatoj kontraŭas tiujn aranĝojn, kiuj malobservas la justajn kaj decajn laborkondiĉojn. La laboristoj volas havi decan vivon kun salajro, kiu koincidas kun normala labortempo. Sinjoro prezidento, ni esperas, ke vi pretas fari de Hungario pli bonan kaj justan landon por la laboristoj – kaj ne landon, kie laboristaro estas vundebla kaj malmultekosta, en la intereso de la entreprenoj.     

Partnerece kun la hungara Konfederacio de la sindikatoj (MASZSZ).

 

 

https://www.youtube.com/watch?v=OGXvCxqwuoQ

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }