Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 décembre 2018 5 07 /12 /décembre /2018 21:55

07/12/2018

Bildo: Primatoj, papilioj, insektoj, amfibioj, birdoj, abundaj plantoj… la arbaro Atiwa estas areo de rara biodiverseco, kelkfoje endemia (© Piotr Naskrecki - Muntado: RdR)    

La arbaro Atewa estas areo de grandvalora biodiverseco. Grandvalora kaj minacita: pluraj ĉinaj entreprenoj volas ekstrakti baŭksiton amase: tiu erco ebligas fabrikadon de aluminio.

Surloke, ĉeestas minacitaj specioj de primatoj, aŭ raraj papilioj, kiuj instaliĝis tie.

Inter la maltrankvilaj personoj, Daryl E. Bosu, nacia kundirektoro de la NeRegistara Organizaĵo A Rocha Ghana: «Ni spertos grandegajn problemojn. Pro baŭksito, ili formetas la tutan grundon, kaj do la arbaron».

La ekspluatado de baŭksito riskas poluadi la tri riverojn de la arbaro, kaj tiu poluado povus vastiĝi ĝis Akrao, la ĉefurbo, cent kilometrojn for de tie.

Kontraŭuloj zorgas pri la medio, aliaj aplaŭdas, kiel Bafour Kyere Koranteng, la ĉefo de la vilaĝo Asikam. Laŭ li, la alveno de la ĉinaj entreprenoj estas bona ekonomia novaĵo.

«Ni volas, ke la ekspluatado komencu, ke la junuloj havu laborpostenon».

La opoziciuloj postulas kreadon de nacia parko, por protekti la bestojn kaj la naturon. Anstataŭ minekspluatado, ili preferas disvolviĝon de la turismo.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }