Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 décembre 2018 6 29 /12 /décembre /2018 18:05
Foto: ©Nno Man/Reporterre

29/12/2018

En tre longa kaj tre dokumentita komunikaĵo, Internacia Amnestio kritikis, sabaton 14an de decembro, la praktikojn de la franca polico de post la komenciĝo de la movado de la flavaj veŝtoj. Jen la komenciĝo: 

«Dum la manifestacioj, la francaj aŭtoritatoj devas praktiki sinmoderigon  por eviti ĉiujn ripetitajn vundojn, kaŭzitajn de iliaj reagoj ekstreme viglaj, kontraŭ la protestadoj de la «flavaj veŝtoj» kaj movadoj de liceanoj, deklaris Internacia Amnestio.    

La polico uzadis kaŭĉukajn kuglojn, grenadojn kun pikaj kugloj kaj larmigajn gasojn kontraŭ manifestaciantoj tute pacaj, kiuj ne endanĝerigis la publikan ordon. La organizaĵo dokumentis multajn kazojn da ekscesaj uzadoj de la forto fare de la polico.

Se la kontraŭ-ribela agado dum manifestacioj estas malfacila tasko, kaj se kelkaj manifestaciantoj plenumis kontraŭleĝajn kaj perfortajn agojn, estas esence, ke la franca juro kaj la internacia juro pri Homaj rajtoj estu respektataj. La polico ja havas devon pluigi publikan ordon, sed farante tion, ĝi uzadu perforton nur kiam tio estas strikte necesa. Se uzado de forto estas necesa, ĝi devas esti plenuminta kun modereco.

Laŭ la oficialaj nombroj, 1 407 manifestaciantoj estis vunditaj – inter kiuj 46 grave – de post la komenciĝo de la manifestacioj, la 17an de novembro. Sume, ankaŭ 717 policistoj, ĝendarmoj kaj fajrobrigadistoj suferis perfortaĵojn. La aŭtoritatoj kondamnis plurfoje kaj legitime la perfortaĵojn plenumintajn de la manifestaciantoj, sed tute ne esprimis zorgojn rilate la ekscesajn uzadojn de la forto fare de la polico, kiu devas esti objekto de sendependa, senpartieca kaj efika enketo.       

 

Kaŭĉukaj kugloj uzataj kontraŭ manifestaciantoj kaj ĵurnalistoj 

La atestoj de viktimoj kaj vidatestantoj, kaj bildoj ekzamenitaj de Internacia Amnestio montras, ke la polico uzadis kaŭĉukajn kuglojn el neadekvata maniero, pafante sendistinge al la homamasoj. Ili ankaŭ ĵetis grenadojn kun pikaj kugloj, kiuj ne devus esti uzataj en situacio de pluigo de la publika ordo».    

Krevigitaj okuloj, manoj ŝiritaj, ostorompiĝoj, brulaĵoj, hemoragioj, vundoj diversaj… oni ne plu kalkulas la nombron da viktimoj...  

04/12/2018

Francio: flavaj veŝtoj: en la departemento Meuse, ili alvokas al popolaj asembleoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/francio-flavaj-vestoj-en-la-departemento-meuse-ili-alvokas-al-popolaj-asembleoj.html

09/12/2018

Francio: Flavaj veŝtoj: 136 000 manifestaciantoj, 2 000 arestitaj personoj, pli ol 1 000 vunditoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/francio-flavaj-vestoj-136-000-manifestaciantoj-2-000-arestitaj-personoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }