Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 décembre 2018 2 04 /12 /décembre /2018 15:47

04/12/2018

Vendredon 30-an de novembro, la grupo de flavaj veŝtoj en la urbeto Commercy, Meuse, lanĉis «alvokon al popolaj asembleoj ĉie en Francio».

En video, kaj en teksto en la franca, ili eksplikis sian demarŝon: «Ni funkcias de la komenciĝo per ĉiutagaj popolaj asembleoj, en kiuj ĉiuj personoj partoprenas egalece. Ni organizis blokadojn de la urbo, de la benzinstacioj, kaj plenumis filtrajn baradojn». Ili ankaŭ konstruadis kabanon sur la centra placo, kie ili kuniĝas «ĉiutage por organiziĝi, decidi pri la estontaj agoj, dialogi kun la preterpasantoj, kaj akcepti ĉiujn, kiuj kuniĝas kun la movado».

En sia alvoko, ili rifuzis nomumi reprezentantojn «kiuj devige parolos je nia nomo», kiel petis la registaro kaj kelkaj aliaj grupoj de la movado de la flavaj veŝtoj.

«La registaro deziras reprezentantojn por enkadrigi kaj malaperigi nin! Ili opiniis. Tute ne por pli bone kompreni nian koleron kaj postulojn. Same kiel la sindikataj staboj, ĝi serĉas perantojn, homojn por intertraktadi, sur kiuj ili povos fari premon por kvietigi la boladon. Homojn, kiujn ĝi povos misuzadi kaj instigi al divido de la movado por malaperigi ĝin».      

Laŭ ili, la movado de la flavaj veŝtoj postulas «novan sistemon, kie "tiuj, kiuj estas nenio", kiel malestime diris la Prezidento, reakiras la potencon kontraŭ ĉiuj, kiuj trosatiĝas, kontraŭ la estroj kaj la monpotenculoj».

Prefere al «cedi al sinsekvado de reprezenteco kaj misuzado de perantoj», ili alvokis al «kreado ĉie en Francio de popolaj komitatoj, kiuj funkcias en regulaj ĝeneralaj asembleoj», kaj konstruado de kabanoj aŭ «domoj de la popolo» kiel en Saint-Nazaire, por kuniĝi.   

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }