Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 décembre 2018 7 09 /12 /décembre /2018 16:26

09/12/2018

136 000 personoj partoprenis la 4-an etapon de la movado de la flavveŝtuloj, laŭ la lastaj nombroj de la ministrejo pri internaj aferoj. Tiu mobilizado estas konstanta, kompare kun tiu de la 1-a de decembro.

Sabaton, preskaŭ 2 000 personoj estis arestitaj en tuta Francio, okaze de la 4-a etapo de la mobilizado de la flavveŝtuloj, kaj pli ol 1 700 estis detenitaj por enketo, laŭ definitiva bilanco de la ministrejo pri internaj aferoj, malkaŝita dimanĉon meze de la tago.

Ĉirkaŭ 133 000 personoj partoprenis tiun novan tagon de mobilizado, t.e la sama nombro ol dum la 1-a de decembro, precizigis la ministrejo. 264 personoj estis vunditaj dum la manifestacioj sur la tuta teritorio, inter kiuj 39 policistoj kaj ĝendarmoj. 

 

En Parizo, pli ol 500 personoj plu detenitaj 

La polica prefektejo de Parizo anuncis, ke 1 082 individuoj estis arestitaj en la ĉefurbo, marĝene de la manifestacioj. Tiu bilanco estas multe pli alta ol dum la antaŭa mobilizado de la 1-a de decembro, kiam 412 personoj estis arestitaj.

La prokurorejo de Parizo precizigis, ke  «pli ol 900» personoj estis detenitaj por enketo post tiuj arestadoj.

Dimanĉon matene, 396 el tiuj detenoj estis liberigitaj: 284 proceduroj estis forlasitaj kaj 108 akuzitaj individuoj estos submetitaj al la prokurorejo de Parizo. En la kvar aliaj kazoj, jen la prokurorejo de Parizo estis malkomisiita pri la afero, jen la deteno estis haltigita pro sankialo. La aliaj detenoj, pli ol 500, plu estas traktataj, precizigis la prokurorejo.

En tuta Francio, la ministrejo pri internaj aferoj menciis dimanĉon preskaŭ 2 000 arestitajn personojn, inter kiuj pli ol 1 700 estis detenitaj por enketo.

 

Bordozo 

Bordozo estis aparte tuŝita de la perforto: la prefektejo de la departemento Ĝirondio indikis sabaton, ke 69 arestadoj, inter kiuj 55 detenoj por enketo okazis sud-okcidente, inter kiuj 44 en Bordozo.

Sabaton vespere, 38 personoj estis vunditaj (32 manifestaciantoj, 6 policistoj) kaj sukuritaj de la savservoj (SDIS kaj SAMU) en du lokoj de kolektiĝo de viktimoj, starigitaj kun la kontribuo de Bordozo Metropolo, menciis la prefektejo. Viro estis grave vundita kaj verŝajne havis ŝiritan manon pro eksplodo de larmiga grenado.

04/12/2018

Francio: flavveŝtuloj: en la departemento Meuse, ili alvokas al popolaj asembleoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/francio-flavaj-vestoj-en-la-departemento-meuse-ili-alvokas-al-popolaj-asembleoj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }