Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 décembre 2018 5 14 /12 /décembre /2018 15:50

14/12/2018

Bildo: Defendantoj de la medio marĝene de la Konferenco pri la klimato (COP24) en Katovico (Pollando) la 8an de decembro 2018.

Kiel ĉiufoje, la COP provas malinviti la aktivulojn, kiuj ĝenas. La pola registaro adoptis leĝon, kiu striktigas aliron sur la teritorio dum la periodo de la Konferenco pri la klimato. Francio kaj Germanio faris same okaze de antaŭaj COP. De post la komenco de tiu Konferenco en Katovico, pli ol dek kvin akredititaj personoj ĉe la COP24 estis arestitaj jen en la urbo, jen dum ilia surgrundiĝo en Pollando. Ili poste estis devigitaj forlasi la landon. Tiuj faktoj estigis indignon ene de la Konferenco.

La spertuloj pri homaj rajtoj de UN kaj la NROj alarmis post tiu serio da arestadoj de aktivuloj pri la klimato.

Nicolas Haeringer, kiu aktivas en la organizaĵo 350.org (plurlingva peticio) denuncas provon silentigi membrojn de la civitana socio.  

«Netolereble estas, ke evento kiel COP estu uzata kiel preteksto por silentigi tiujn voĉojn de la civitana socio, li substrekas. Unuflanke, personoj estas forpelitaj. Aliparte, la aŭtoritatoj faras premon dirante, ke se la personoj rifuzas forlasi la landon, ili riskas registradon en nigran liston de Schengen-Spaco dum pluraj jaroj. Tiuj decidoj havas ege gravajn konsekvencojn laŭ meza kaj longa tempo».

Spertuloj kaj NROj laboras nuntempe por enkonduki la temon en la manlibron pli aplikado de la Akordoj de Parizo pri la klimato, kiu devas esti adoptita fine de tiu COP.

«Ni postulas partoprenon de la civitana socio, de la indiĝenaj popoloj, de la virinoj, de la terkultivistoj, ktp. en la ellaborado de la klimataj politikoj. Dum la tuta semajno ni postulis, ke la partopreno de tiuj roluloj estu inkluzivita en la efektivigo de la Akordoj de Parizo», komentas Sara Lickel el la Katolika helpasocio.

Enskribi tiun postulon en la manlibron pri aplikado, estas la plej bona rimedo por malhelpi, ke tiaj situacioj rekomenciĝu dum aliaj COP.         

02/12/2018

Germanio: manifestacioj kontraŭ la karbo, tagon antaŭ la pintkunveno pri la klimato en Katovico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/germanio-manifestacioj-kontrau-la-karbo-tagon-antau-la-pintkunveno-pri-la-klimato-en-katovico.html

03/12/2018

Klimato: giganta manifestacio en Bruselo markas la malfermon de la COP24

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/klimato-giganta-manifestacio-en-bruselo-markas-la-malfermon-de-la-cop24.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }