
02/11/2018
Dum miloj da migrantoj direktiĝas al Usono, Donald Trump avertis ilin: tiuj soldatoj ne hezitos pafi, se ili ricevas ŝtonojn.
Donald Trump jam anticipis la baldaŭan alvenon de la honduraj «karavanoj de migrantoj» ĉe la usona-meksika landlimo. Por helpi la 2 100 landlimajn gardistojn, la usona prezidento anoncis deplojadon de trupoj, kiuj povus enkalkuli ĝis 15 000 soldatoj.
Tiuj-ĉi ne hezitos respondi per pafoj al la eventualaj ĵetaĵoj de la migrantoj, li avertis ĵaŭdon el la Blanka Domo, kondamnante la ŝtonojn «perfide kaj perforte» ĵetitajn kontraŭ la sekurecaj fortoj, dum trapasado de la karavano de Gvatemalo al Meksiko.
«Se ili volas ĵeti ŝtonojn al nia armeo, nia armeo rebatos», promesis Trump. «Mi diris al la soldatoj, ke ili konsideru ŝtonon kiel fusilon. Se la migrantoj ĵetas ŝtonojn same kiel ili faris kontraŭ la polico kaj la meksika armeo, mi diras, konsideru tion kiel fusilon», li aldonis.
Porparolanto de la Pentagono, kontentiĝis iomete nuanci la dirojn de la usona prezidento: «Niaj trupoj estas trejnitaj profesiuloj, kiuj ĉiam disponas pri fundamenta rajto al legitima defendo».
La karavano de migrantoj fuĝas malriĉecon, esperante akiri azilon en Usono. Tio tute ne plaĉas al Donald Trump, kiu ekparolas pri «invado». Se ili petas azilon, ni detenos ilin ĝis ekzameno de ilia kazo, li substrekis lundon vespere. Ni detenos ilin kaj konstruos tie tendumejon».

