Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 novembre 2018 6 03 /11 /novembre /2018 17:16

03/11/2018

Bildo : Manifestacio de laboristoj la 14an de septembro 2018. Ili partoprenis la konstruadon de la nova flughaveno de Istanbulo, kaj protestis kontraŭ la malbonaj laborkondiĉoj sur la konstruejo.   

Tridek unu laboristoj plu estas enkarcerigitaj, ĉar ili protestis kontraŭ la laborkondiĉoj sur la konstruejo. Aliaj estis maldungitaj. 

La 29an de oktobro 2018, la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan inaŭguris la trian flughavenon de Istanbulo, dum movado de kontestado kontraŭ la laborkondiĉoj kondukis al malliberigo de 31 laboristoj kaj kriminalaj enketoj kontraŭ ili, deklaris Human Rights Watch. Tiuj laboristoj, inter kiuj figuras sindikata gvidanto https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3902, protestis kontraŭ la laborkondiĉoj, kiuj regis sur la konstruejo de la flughaveno.

Sindikataj reprezentantoj deklaris al Human Rights Watch, ke pluraj laboristoj, kiuj partoprenis manifestacion la 14an de septembro estis maldungitaj iom poste, kaj ke la konstruejo estis objekto de pli forta prigardado, cele al malhelpo de alia manifestacio.

«Malantaŭ la bela fasado el vitro kaj ŝtalo de la nova flughaveno de Istanbulo – la lasta giganta projekto de la prezidento Erdoğan – 30 laboristoj kaj sindikata gvidanto estas malliberigitaj, ĉar ili protestis kontraŭ la malbonaj laborkondiĉoj», deklaris Emma Sinclair-Webb, direktorino de esplorado pri Turkio ĉe Human Rights Watch. «La malliberigitaj laboristoj estu liberigitaj, la juraj persekutoj kontraŭ ili estu forlasitaj, kaj la laboristoj nejuste maldungitaj estu redungitaj».

Reprezentantoj de la NeRegistara Organizaĵo Health and Safety Labour Watch Turkey (İSİG Meclisi) kaj de la sindikato Dev Yapı-İş deklaris al Human Rights Watch, ke almenaŭ 38 laboristoj ja mortis sur la konstruejo de la flughaveno dum tiuj tri lastaj jaroj, kaj ke la vera nombro certe estas multe pli alta.

05/05/2013

Turkio : 658.000 arboj detruotaj por projekto de flughaveno en Istanbulo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/turkio-658.000-arboj-detruitaj-por-projekto-de-flughaveno-en-istanbulo

18/09/2018 

Turkio: Netolereblaj laborkondiĉoj en la nova flughaveno de Istanbulo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/turkio-netolereblaj-laborkondicoj-en-la-nova-flughaveno-de-istanbulo.html

12/10/2018

Turkio: Labourstart Kampanjo: liberigi la enkarcerigitajn laboristojn de la konstru-sektoro – Garantii la sekurecon en la laboro ĉe la flughaveno de Istanbulo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/turkio-labourstart-kampanjo-liberigi-la-enkarcerigitajn-laboristojn-de-la-konstru-sektoro-garantii-la-sekurecon-en-la-laboro-ce-la-f

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }