
04/11/2018
En Tanzanio, Internacia Amnestio denuncis ĝeneraligitan persekutadon, post la diroj de la guberniestro de Dar es Salaam, kiu alvokis la loĝantojn de sia provinco, ke ili denuncu la samseksemulojn ekde ĉi-lundo 5a de decembro.
Internacia Amnestio denuncas la projekton de la guberniestro de Dar es Salaam, Paul Makonda, persekuti kaj aresti la samseksemulojn. «Ni ricevis informojn, ke jam 5 000 personoj estis denuncitaj al la polico, laŭ la diroj de la guberniestro de Dar es Salaam», raportas Seif Magango, kun-direktoro de Amnestio por Orienta Afriko.
En Tanzanio, samseksemo konsistigas krimon, kaj estas punita per minimuma malliberigo je 30 jaroj. Tiu puno povas atingi porĉiaman enkarcerigon.
«Estas netolereble, ke registaro kiel Tanzanio petas de siaj civitanoj, ke ili interbatalu unuj kontraŭ la aliaj, li substrekis. Ni volas memorigi al la tanzaniaj aŭtoritatoj ilian devon trakti la loĝantojn en respekto de la homaj rajtoj kaj de la principoj, al kiuj ili engaĝiĝis internaciskale, kaj ke ili ne permesu tiun ĝeneraligitan persekutadon».
La ĉefo de la delegacio de Eŭropa Unio elpelita
Sed en Tanzanio, tiu persekuto ne limiĝas al la GLATaj personoj. Ankaŭ opoziciuloj, aktivistoj, eĉ ĵurnalistoj suferas ĝin. Laŭ la organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj, la represio estas ĝeneraligita.
«Tiu represio kontraŭ la samseksemuloj ne estu konsiderata kiel izolita elemento, insistas la kun-direktoro de Amnestio por Orienta Afriko. Tion ni jam konstatis, kiam tiu reĝimo alvenis ĉe la potenco. Ne nur la GLATa malplimulto estas celita. Ĉiusemajne, iu parto de la loĝantaro aŭ alia, estas minacita. Jen muzikistoj estas arestitaj, jen artistoj estas malhelpataj vojaĝi, jen asocioj de la civitana socio estas fermitaj. Ni eĉ vidis la prezidenton eksigi el lernejo, gravedajn junulinojn».
Eĉ la diplomatoj suferas ĝin. La ĉefo de la delegacio de EU estis rekondukita al Bruselo, indikis sabaton porparolanto de EU en la lando. En artikolo publikigita pasintan vendredon, la Letero de la Hinda oceano asertis, ke la tanzania registaro petis de la nederlanda diplomato Roeland van de Geer, ke li forlasu la landon antaŭ limigita daŭro de 24 horoj.
«Pri la afero Eŭropa Unio, mi ne konas ciujn detalojn, precizigas Seif Magango, sed Eŭropa Unio denuncas regule tiujn problemojn pri Homaj rajtoj. La tanzania registaro provas silentigi ĉiujn disidentajn voĉojn, inkluzive trans siaj landlimoj. Ankaŭ tio estas kondamninda. Tio demonstras la netolereblecon de la registaro kontraŭ ĉiu persono aŭ institucio, kiu defendas la rajtojn de la civitanoj».
