Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 novembre 2018 2 13 /11 /novembre /2018 17:28
Bildo: Membroj de la tajlanda filio de industriALL manifestacias kontraŭ Missubishi

13/11/2018

Oficiala partnero de la Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2020, Mitsubishi Electric maldungis sindikatanojn el ties uzino de Tajlando, kaj submetis ilin al malnobligaj kaj humiligaj traktadoj. La societo maldungis 24 gvidantojn kaj membrojn de la sindikato, trudis la aliajn denunci la sindikaton, kaj partopreni al kvartaga kampo en militbazo por «lerni disciplinon kaj ordon» antaŭ redungo. Malgraŭ tiu intenca humiligo, 48 personoj plu estas eksigitaj de la laborloko. Mitsubishi anstataŭigis la kolektivan konvencion per individuaj kontraktoj, cele al detruado de la sindikato, kiu aktivas en la uzino de antaŭ 20 jaroj.

Retmesaĝo:       

Sinjoro Norikazu Iŝikawa

Zorgigis min ekscii, ke Mitsubishi Electric lokaŭtis la laboristojn, kiuj partoprenis kolektivajn intertraktadojn, kaj ke vi trudis ilin suferi humiligan traktadon. Vi maldungis 24 aktivajn membrojn de la sindikato, kaj eksigis 48 aliajn de la laborloko, kun minaco de lokaŭto, se ili rifuzas viajn kondiĉojn. Vi provas detrui la sindikaton, kiu aktivas de antaŭ 20 jaroj. Tio estas malobservado de la sindikataj rajtoj internacie agnoskitaj, kaj de la rajto al libereco de asociiĝo.

Mi ankaŭ rimarkas, ke vi estas oficiala partnero de la Olimpikoj kaj Paralimpikoj de Tokio 2020, kaj ke via agado malobservas la daŭripovan politikon de la Olimpikoj.

Mi alvokas Mitsubishi Electric, ke ĝi respektu la internaciajn normojn pri la laboro, redungu tuj la 24 maldungitajn gvidantojn kaj sindikatanojn, kaj la 48 eksigitajn membrojn. Mi ankaŭ postulas de vi, ke vi ĉesigu malobservadi la fundamentajn sindikatajn rajtojn.     

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la sektoroj de minoj, energio kaj fabrikado, kaj estas forto de tutmonda solidareco engaĝita por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj en la tuta mondo.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }