Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 novembre 2018 5 30 /11 /novembre /2018 14:38

30/11/2018

En Sud-Afriko, juĝo kontraŭ minkompanio emfazas la temon pri konsento de la indiĝenaj komunumoj. 

La Alta Korto de la norda provinco Ĥaŭtengo decidis, ke la registaro ne povas akordi ekspluatpermesilon al la minprojekto de titano en Xolobeni.

   

LONGDAŬRA BATALO 

Filio de la aŭstralia minkompanio MRC, Transworld Energy and Minerals (TEM), petis en 2008 la rajton ekstrakti titanon en la distrikto Umgungundlovu, provinco Orienta Kablando.  

La vilaĝanoj de Xolobeni, en Pondolando, kreis la Krizkomitato Amadiba por kontesti tiun minprojekton eksplikante, ke ĝi senposedigus ilin de iliaj praaj teroj, kaj minacus senigi ilin de ilia historio kaj vivrimedoj.

 

PROGRESISMA DECIDO  

Tiu progresisma justica decido reprezentas venkon por la loĝantoj de la regiono de Xolobeni, kiuj de longe luktas por akiri respekton de siaj rajtoj rifuzi la minajn ekspluatadojn sur siaj praaj teroj.

Tiu juĝo indikas klare al la multnaciaj minkompanioj, ke ili ne povas malrespekti la rajtojn de la homoj por generi monprofitojn.    

Tiu decido estas venko, ne nur por tiu komunumo, sed ankaŭ por la aliaj komunumoj en la tuta lando, kiuj batalas por protekti siajn terojn, heredaĵon kaj kulturon.

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }