Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 novembre 2018 3 21 /11 /novembre /2018 18:46

21/11/2018

Aktivuloj estis elektrokutitaj kaj skurĝitaj, kaj malliberulino estis seksturmentita fare de siaj pridemandantoj…

Saudaj geaktivuloj pri Homaj rajtoj estis torturitaj kaj seksturmentitaj dum sia enkarcerigo, denuncis mardon la NRO Internacia Amnestio, postulante de Riado, liberigi ilin kaj enketi pri tiuj akuzoj.

Enkarcerigitaj de post majo en la malliberejo de Dhahban, borde la Ruĝa maro, la aktivuloj estis plurfoje elektrokutitaj kaj skurĝitaj, tiel forte, ke kelkaj eĉ ne plu povis paŝi aŭ stari, asertis en raporto la NRO, kiu mencias tri atestojn. Almenaŭ unu el ili estis pendigita ĉe la plafono, kaj malliberulino estis seksturmentita fare de siaj pridemandantoj, kiuj estis maskitaj aldonis Amnestio.     

 

La famo de la lando estas jam makulita pro la afero Jamal Khashoggi 

Tiuj akuzoj intervenas, dum la famo de Sauda Arabio estas ege makulita pro la afero Jamal Khashoggi, el la nomo de tiu sauda ĵurnalisto mortigita la 2-an de oktobro ene de la konsulejo de sia lando en Istanbulo.

«Apenaŭ kelkajn semajnojn post la brutala murdo (…), tiuj ŝokaj malkaŝoj pri kazoj de torturo, seksturmentadoj kaj aliaj ekscesoj malkaŝas, se ili estas konfirmitaj, aliajn skandalajn malobservadojn pri Homaj rajtoj fare de la saudaj aŭtoritatoj», deklaris Lynn Maalouf, direktorino de esploroj ĉe Amnestio. Ĝis nun, la saudaj aŭtoritatoj ne reagis pri la raporto de la NRO.

Pli ol dekoj da aktivuloj pri Homaj rajtoj estis arestitaj en majo, malmulte da tempo antaŭ la fino de la malpermeso stiri veturilon por la virinoj. Ili estis akuzitaj pri perfido, kaj endanĝerigo de la stabileco de la Reĝlando.

Kvankam kelkaj estis liberigitaj, aliaj kiel Loujain al-Hathloul, 28-jara, aŭ  Aziza al-Yousef, emerita profesorino, plu estas malliberigita, sen kulpigo nek asisto de advokato laŭ Amnestio, kiu alvokis ilian «tujan» liberigon. La saudaj aŭtoritatoj devas ankaŭ lanĉi «enketon rapidan, seriozan kaj efikan» pri la akuzoj de ekscesoj suferitaj de tiuj malliberuloj, aldonis la NRO en komunikaĵo.        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }