Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 novembre 2018 4 01 /11 /novembre /2018 17:00

01/11/2018

Bildo: Kristanino de Panĝabio, tiu patrino de kvin gefiloj estis kondamnita, ĉar ŝi trinkis akvon de puto laŭdire rezervata al la islamanoj

La islamistoj promesas gigantajn kolektiĝojn en Pakistano post la malkondamno de Asia Bibi. Ili mobiliziĝis merkredon kaj denove manifestacios ĵaŭdon kaj vendredon por denunci la verdikton de la pakistana ĈefKortumo. Imran Khan, prezidento de Pakistano alvokas trankviliĝon. «Tiuj, kiuj manifestacias, li diris, malutilas al Islamo». Streĉiteco kreskas malgraŭ la decido de la juĝistoj. Post preskaŭ dek jaroj da enkarcerigo, Asia Bibi tamen tute ne eliris el sia malfacila situacio.

Malkondamnita de la justico, sed kulpigita de la stratoj, Asia Bibi devos forlasi Pakistanon. Restadi tie estas grava risko, ĉar la fundamentistoj minacis ŝin pri morto, kaj neniu kapablas protekti ŝin. Je ĉia ajn momento, ŝi riskas linĉon, ĉar Asia Bibi fakte simbolas blasfemon, eĉ se neniu pruvo ekzistas, ke ŝi insultis la profeton Mohamedo.    

En televida mesaĝo, la pakistana Ĉefministro Imran Khan alvokis al trankviliĝo kaj respekto de la verdikto de la Ĉefortumo: «Ili instigas vin al perforto por sia propra politika intereso. Por la bono de nia lando, ne cedu ilian ĉantaĝon, ili malutilas al Islamo. Ili provas diri, ke se la Ĉefkortumo ne adoptas decidon konforme al ilia volo, ili ne akceptas la juĝon. Ĉu ni povas regi landon ĉi-maniere?»         

Hodiaŭ, Asia Bibi plu ĉeestas en malliberejo de Multano, centre de la lando. Necesos elirigi ŝin kaŝe kaj rapide, direkte al Eŭropo. Ŝiaj edzo kaj du filinoj jam vivas en Britio. Ĉu bona ideo? Eble ne. Granda pakistana komunumo certe vivas en Unuiĝinta Reĝlando, sed laŭ la proksimuloj de Asia Bibi, ŝi tie ne estus en sekureco.

 

Ĉu politika azilo en Francio? 

Ŝia familio preferus Hispanion, Italion aŭ Francion. En la franca politikistaro, pluraj voĉoj esprimiĝis merkredon por saluti ŝian malkondamnon. La Ŝtatsekretariino Marlène Schiappa, komunismaj elektitoj de la urbo Parizo, kies honora civitanino ŝi estas, sed ankaŭ Marine Le Pen kaj pluraj ekstremdekstraj famuloj (NdT : Ĉi-okaze favoraj al migrado kaj familia grupiĝo?surprisepostulas, nome de la kristanaj valoroj, politikan azilon por Asia Bibi sur la franca teritorio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }