Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 novembre 2018 1 26 /11 /novembre /2018 22:59

26/11/2018

Ĉielheliĝo en Azio - Serge HALIMI

EKZISTAS lando kie, malsame ol tio, kio okazas en Brazilo, la justico persekutas konservativajn prezidintojn, kondamnas ili pro fraŭdo kaj sendas ilin en malliberejon. Kie dekstruloj, ekstremdekstruloj kaj protestantaj fundamentistoj sentas sin perfiditaj de s-ro Donald Trump. Kie, anstataŭ ataki traktaton pri atoma malarmado, kiel kun Irano, aŭ trakton pri mezdistancaj raketoj, kiel kun Ruslando, la prezidanto de Usono ŝajnas voli solvi konflikton, kiun neniu el liaj antaŭuloj kapablis ĉesigi, (...)

https://eo.mondediplo.com/article2671.html

 

La kaŭzoj de renversiĝo - Ĉu Brazilo estas faŝisma ? - Renaud LAMBERT

La elektoj de Oktobro 2018 en Brazilo estis stampitaj de la venko de s-ro Jair Bolsonaro kaj de lia ekstremdekstra grupo, la Socialliberala Partio de Brazilo (PSL). Kontraŭ virinoj, kontraŭ samseksamuloj, rasisto, ĉirkaŭata de tiuj, kiuj favoras revenon de la militistoj en la potencon, s-ro Bolsonaro enkarnigas politikan tendencon, kiu en Latinameriko ekde la fino de la diktatorecoj restis diskreta. ANKORAŬ antaŭ kelkaj monatoj Brazilo estis survoje al maldekstriĝo. Ĉio indikis, ke s-ro Luiz (...)

https://eo.mondediplo.com/article2673.html

 

La malsociala turno de Vladimir Putin – CLÉMENT Karine

La Rusaj regantoj decidis prokrasti je pluraj jaroj la emeritaĝon. Tiel, meze de grava ekonomia krizo, la registaro elektis protekti la monujon de la grandaj firmaoj, malkaŝante la ĉefgravecon, kiun ĝi donas al interesoj de la ekonomia elito. Tial, la internaciaj sukcesoj de Moskvo ne plu sufiĉas por certigi la popularecon de la prezidanto. Meze de junio 2018, dum komenciĝis la futbala mondpokalo, la aprobantoj de drasta reformo de la emeritiĝa sistemo venkis en Rusio. Esperante, ke la sporta (...)

https://eo.mondediplo.com/article2668.html

 

Germanujo - Kiel la spartakismo estis detruita - William IRIGOYEN

EN LA UNUAJ tagoj de 2018 la radikala maldekstrularo honoris sur la stratoj de Berlino Rozon Luksemburgon kaj Karlon Libkneĥton, kiel ĝi faras ĉiujare en la kadro de memorado pri la 15-a de Januaro 1010, kiam tiuj du gvidantoj de la Spartako-Ligo estis murditaj de liberaj korpusoj, la armitaj helptrupoj de la regantaj socialdemokratoj decidintaj dispremi la revoluciajn movadojn tra la lando. Antaŭ la centjariĝo de tiu okazaĵo pluraj eŭropaj intelektuloj studas la pensadon de Rozo Luksemburgo. En (...)

https://eo.mondediplo.com/article2672.html

 

Malbona novaĵo el Newport - Paul MASON

Du jarojn post la voĉdonado pri la Briteliro, kaj ses monatojn antaŭ fina rezulto kiun neniu ankoraŭ povas eĉ diveni, Paul Mason revenas al la valoj de Kimrio kiuj voĉdonis favore al la Briteliro pro manko de ajna espero. "Unuafoje en mia vivo mi devis vicatendi por voĉdoni" diris Nicola Davies, rememorante la referendumon pri la Briteliro, "mi do tuj sciis ke ni malgajnos. Kelkaj eliris kaj demandis “Kial mi devas uzi krajonon ?” Evidente, ili neniam antaŭe vidis balotadejon." Estis tiel ke la (...)

https://eo.mondediplo.com/article2669.html

 

https://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }