Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 novembre 2018 3 28 /11 /novembre /2018 16:10

28/11/2018

Bildo: La 12 migrantoj savitaj en la internaciaj akvoj la 22-an de novembro. LORENZO D’AGOSTINO 

Italio kaj Malto rifuzis eniron de la ŝipo en siajn havenojn, kaj la hispanaj servoj pri marsavado ofertis nur eblon resendi ilin al Libio...

«Ni estas blokataj en maro, ni povas iri nenien», resumas Pascual Durá, kapitano de la Nuestra Madre Loreto. Tiu hispana fiŝkapta ŝipo estas «blokita» en Mediteraneo de pluraj tagoj, ĉar neniu lando konsentis akceptadon de la 12 surŝipaj migrantoj, de post ilia savado pasintsemajne.

De post pasinta ĵaŭdo, la 13 membroj de la ŝipanaro kunvivas kun la 12 migrantoj devenantaj de Niĝero, Somalio, Sudano, Senegalo kaj Egiptio, elsaviĝintaj el pneŭmatika boato, kiu foriris de Libio.

Italio kaj Malto rifuzis eniron de la ŝipo en siajn havenojn, kaj la hispanaj servoj pri marsavado, kun kiuj la maristoj estas en rilato, ofertis nur la eblon resendi ilin al Libio, eksplikis Pascual Durá.

     

«Ni ne volas resendi ilin al loko, kiun ili fuĝas» 

«Se ni navigas al Libio, ni riskas ribeladon», indikis la kapitano precizigante, ke «ekde kiam ili aŭdas la vorton "Libio", ili fariĝas tre nervozaj kaj histeriaj, estas tre malfacile retrankviligi ilin». «Ni ne volas resendi tiujn kompatindajn homojn al Libio. Post tio, kion ili travivis por veni ĝis tie, ni ne volas resendi ilin al loko, kiun ili fuĝis», li aldonis.

La kapitano de la ŝipo asertas, ke li plu disponas pri nur ses aŭ sep tagoj da proviantoj, kaj ke tempesto estas prognozita.

Pli ol 106 000 migrantoj alvenis en Eŭropo tra la maro de post la jarkomenciĝo, laŭ la Internacia Organizaĵo por la Migradoj, kiu registris 1 119 mortojn dum tiu periodo.           

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }