Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 novembre 2018 1 19 /11 /novembre /2018 14:01
© 2018 Dmitry Senyavskii

19/11/2018

Represio kaj perfortaj fizikaj atakoj kontraŭ la gvidantoj kaj aktivuloj de la sendependaj sindikatoj en Kazaĥio plu kaj plu daŭras. La 25-an de septembro 2018, fantazia punpersekutado estis lanĉita kontraŭ Erlan Baltabaj, gvidanto de la Sindikato de la laboristoj en industrioj de bruligaĵo kaj energio kaj aliĝinta al la malpermesata Konfereracio de la sendependaj sindikatoj de la Respubliko de Kazaĥio. De nun, Baltabaj, samkiel aliaj gvidantoj de sendependaj sindikatoj antaŭ li, frontas punajn persekutojn bazitajn sur entrudiĝo de la Ŝtato en la internajn aferojn de la sindikatoj,  malobservante la konvencion N° 87 de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL). La 10-an de novembro 2018, Dmitrij Senjavskij, gvidanto de la loka branĉo pri fuelo kaj la Sindikato de la laboristoj en energio de la regiono de Karaganda estis agresita kaj perforte batita fare de nekonatuloj.

Bonvolu kuniĝi kun ni por postuli de la kazaĥaj aŭtoritatoj, ke ili ĉesigu la persekuton kaj perforton kontraŭ la sendependaj sindikatoj, kaj garantiu liberecon kaj sekurecon de la sindikataj aktivecoj en la lando.

 

Kampanjo en Esperanto:

https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3934

Retmesaĝo

Sinjoro Prezidento,

Ŝokis nin ekscii pri la daŭraj malobservadoj pri rajtoj de la sendependaj sindikatoj, represio kaj perfortoj plenumitaj kontraŭ iliaj gvidantoj en Kazaĥio. La estroj de la Respubliko de Kazaĥio rekte kulpas pri la malobservado de la internaciaj fundamentaj normoj, inkluzive de la rajtoj al libereco de asociiĝo.        

Mi postulas de vi, ke vi adoptu la necesajn aranĝojn por tuj ĉesigi la punajn persekutojn kontraŭ Erlan Baltabaj, zorgu pri la arestado de la kulpuloj de la perforta agreso kontraŭ Dmitrij Senjavskij, garantiu la liberecon de la sindikataj aktivecoj, kaj sekurecon de la sindikataj gvidantoj en Kazaĥio.

Partnerece kun: 

Internacia sindikata konfederacio

IndustriALL

KNPRK -  la Konfederacio de la sendependaj sindikatoj de Kazaĥio   

Konfederacio de la Laboro de Rusio (KTR)

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }