
09/11/2018
De post la jarkomenciĝo, 12 447 personoj estis mortigitaj per armiloj en Usono.
Preskaŭ unu amaspafado okazas ĉiutage en Usono. Viro pafis al homamaso de trinkejo-diskoteko de Thousand Oaks, proksime de Los-Anĝeleso (Kaliformio, Usono) dum la nokto de merkredo la 7a ĝis ĵaŭdo la 8a de novembro. Kun-skabeno kaj dek unu aliaj personoj estis mortigitaj kaj la pafanto, eks-soldato 28-jara, estis trovita mortinta surloke.
Laŭ la kalkulo farita de la retejo Gun Violence Archive, kiu censas la nombron de tragikaj eventoj en rilato kun pafiloj en la tuta lando, de post komenciĝo de 2018, 48 965 tiaj faktoj jam okazis, inter kiuj 307 amaspafadoj.
Aperas en tiuj ĉi kalkuloj nur la pafadoj, en kiuj almenaŭ kvar personoj estis mortigitaj aŭ vunditaj, en la sama loko, fare de ununura atakanto.
Por vidi la amplekson de tiuj amasmurdoj, jen mapo sur kiu aperas la pafadoj rilate al la nombro de viktimoj, mortigitaj aŭ vunditaj:

