Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 novembre 2018 1 05 /11 /novembre /2018 18:20

05/11/2018

La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj  opinias, ke necesos multe pli ol nura batalhaltigo, por ke la junaj Jemenanoj eskapu el sia terura sorto.

Ĉesigi la militon ne sufiĉos por savi la infanojn de tiu malriĉa lando, avertis ĵaŭdon la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (UNICEF), dum Usono alvokas rekomencon de intertraktadoj inter la batalantoj.

«Kion ni bezonas, estas ĉesigo de tiu milito, kaj starigo de registara mekanismo, kiu atente koncentriĝas al la homoj kaj infanoj», deklaris la direktoro de UNICEF por Mezoriento kaj Nord-Afriko, Geert Cappelaere

    

Milionoj da infanoj minacitaj de malsato 

«Ĉesigi la militon ne sufiĉos», li substrekis, memorigante, ke la konflikto «pliakrigas situacion jam malbonan pro jaroj da sub-disvolviĝo», en tiu plej malriĉa lando de la regiono.  

El la 14 milionoj da Jemenanoj minacitaj de malsato, pli ol duono estas infanoj, indikis Geert Cappelaere. «Hodiaŭ, 1,8 miliono da infanoj aĝaj malpli ol kvin jaroj estas en situacio de ega subnutrado», li plu precizigis.

 

6 000 infanoj mortigitaj kaj vunditaj 

Pli ol 6 000 infanoj estis mortigitaj kaj vunditaj de post la interveno en marto 2015 de milita koalicio kondukata de Sauda Arabio, subtene al la jemena registaro.

«Temas pri nombroj, kiujn ni ne povis kontroli, sed ni povas aserti, ke ilia nombro fakte estas multe pli alta», avertis Geert Cappelaere.     

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la konflikto okazigis preskaŭ 10 000 mortintojn, plejparte civilulojn, kaj estigis la plej abomenindan humanitaran krizon en la mondo. NeRegistara Organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj taksas, ke la bilanco estas kvinoble pli grava. 

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }