Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 novembre 2018 7 11 /11 /novembre /2018 21:50

12/11/2018

Pasintan sabaton, miloj da personoj manifestaciis centre de Romo por protesti kontraŭ la dekreto pri sekureco «kontraŭ la migrantoj», defendata de la ministro pri internaj aferoj kaj ĉefo de la Ligo (ekstremdekstro) Matteo Salvini.

Venintaj de kvindeko da urboj en tuta Italio, aktivuloj de radikala maldekstro aŭ de la asocia medio, paŝadis sub suno por «diri ne al Salvini kaj rasismo», laŭ unu el tiuj manifestaciantoj, Sergio Serraino.

«Black lives matter», «Akcepto por ĉiuj, malfermu la landlimojn», multaj flagrubandoj defendis la rajtojn de la migrantoj, kiuj amase partoprenis tiun grandan kolektiĝon.

Laŭ S° Serraino, aktivulo en la asocio Emergency, kiu helpas la migrantojn, ili povus esti pli multnombraj, sed almenaŭ kvin busoj estis malhelpataj de la polico daŭrigi sian irvojon.   

Sabaton, la itala Senato voĉdonis fidon al la registaro pri tiu leĝ-dekreto tre kontestata, unua etapo antaŭ definitiva voĉdono en la Ĉambro de deputitoj, kiu okazos fine de novembro.

La teksto aparte anstataŭigas la humanitarajn restad-permesilojn, nun konsentitajn al 25% el la azilpetantoj por daŭro de du jaroj, per diversaj aliaj permesiloj, kiel «speciala protekto», por daŭro de unu jaro, aŭ «natura katastrofo en la origina lando» por daŭro ses monatoj, inter aliaj.

Ĝi planas urĝan proceduron, ebligantan elpeladon de ĉiu azilpetanto, kiuj montriĝas «danĝera».

Ĝi reorganizas la sistemon pri akceptado de la azilpetantoj, kiuj plu estis 146 000 fine de oktobro, kaj estos grupigitaj en grandaj centroj pro motivo de ŝparado.

Pri sekureco, la teksto ĝeneraligas la uzadon de elektroŝokaj pistoloj, kaj faciligas la evakuadon de okupataj konstruaĵoj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }