Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 novembre 2018 2 06 /11 /novembre /2018 16:42

06/11/2018

Tiuj komunaj fosaĵoj enhavas ĝis 12 000 korpoj. 

La grupo Islama ŝtato postlasis pli ol 200 amastombejojn en la regionoj de Irako kie ĝi regis de 2014 ĝis 2017, anoncis UN mardon 6an de novembro.

Laŭ raporto de la helpmisio en Irako kaj de la Buroo pri Homaj rajtoj de UN, tiuj 202 komunaj fosaĵoj malkovritaj en pluraj provincoj norde kaj okcidente de Irako, povus enhavi ĝis 12 000 korpoj. «Kaj ŝajne, multaj aliaj ekzistas», daŭrigas la raporto.

Kelkaj areoj fakte estas nealireblaj, ĉar plu minitaj aŭ minacitaj de kaŝitaj homgrupoj de ĝihadistoj. En la sola provinco Ninive, kie troviĝas Mosulo, pli ol 7 200 personoj malaperis, inter kiuj 3 117 membroj de la Jezida malplimulto, aparte persekutataj de la ĝihadistoj, laŭ la iraka registara komisiono pri la homaj rajtoj.

Por informi la familiojn, Irako traserĉu ĉiujn ĉi komunajn fosaĵojn de Ninivo, de Kirkuko kaj Saladino norde de Irako, kaj al-Anbar, okcidente. Ĝis nun, nur 28 estis traserĉitaj kaj 1 258 korpoj estis eltombigitaj, laŭ UN. La tasko estas giganta, ĉar se kelkaj enhavas nur kelkajn korpojn, aliaj enhavas plurajn milojn da ili.

        

26/10/2018

Irakaj Jezidoj: la Internacia Federacio pri Homaj Rajtoj postulas persekutojn pro «krimoj kontraŭ la homaro»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/irakaj-jezidoj-la-internacia-federacio-pri-homaj-rajtoj-postulas-persekutojn-pro-krimoj-kontrau-la-homaro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }